• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-07 16:23:38    
Li Dongsheng kaj la internaciiga vojo de TCL

cri
Karaj amikoj, antaŭ 23 jaroj, junulo nomata Li Dongsheng finis sian vizitadon en universitato, revenis hejmen----ĉinan sudorientan marbordan urbon Huizhou kaj estis ĝenerala teknika laboranto de malgranda entrepreno de hejmaj elektro-aparatoj. Nun, Li Dongsheng jam estas unu el la gvidantoj de ĉinaj entreprenoj de hejmaj elektro-aparatoj, kaj per marŝo sur la internaciiga vojo la akcia limigita korporacio---Grupo TCL, gvidata de Li Dongsheng, jam estas la plej granda fabriko de kolora televidilo en la mondo. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ en la programereto Ekonomia Homo, ni konigos al vi sinjoron Li Dongsheng kaj la internaciigan vojon de la Grupo TCL, bonvole aŭskultu!
Ĉijare 48-jaraĝa Li Dongsheng estas eleganteca kaj modesta. Antaŭ pli ol 20 jaroj, ĵus fininte sian vizitadon en universitato Li Dongsheng venis al ĉin-fremdlanda kunkapitala elektroaparata entrepreno en Huizhou, unu el la urboj de la provinco Guangdong. Poste, la malgranda familioelektroaparata entrepreno laŭgrade disvolviĝis kiel la granda entrepreno kun la jara negoca enspezo je preskaŭ 30 miliardoj da juanoj de renminbi, ĉi tiu estas la akcia limigita korporacio Grupo TCL.
En 1996, per propra aparta administro kaj teknika kapablo, sinsekve servinte kiel teknika laboranto, ĉefa administristo de programo kaj vicĝenerala direktoro Li Dongsheng fariĝis la ĝenerala direktoro de TCL. Tiam ĵus komenciĝis la transmara negoco de ĉinaj familioelektroaparataj entreprenoj kaj la ĉefa negoco estas prilaboro por alilandaj entreprenoj. La sudorientazia financa krizo en 1997 kaŭzis seriozan baton al la transmara negoco de ĉinaj familioelektroaparataj entreprenoj, inkluzive de TCL. El ĉi tiu afero Li Dongsheng konsciis, ke por pluapaŝe disvolvi la transmaran negocon, necesas disvolvi produktojn kun propra marko en la transmara merkato:
"La sudorientazia financa krizo kaŭzis grandskalan devaluton de mono de multaj aziaj landoj, sed la kurzo de renminbi estis stabila, en ĉi tiu stato ni perdis amason da mendiloj. En 1998 kaj 1999 la eksportado de nia korporacio malpliiĝis en sinsekvaj 2 jaroj, tiam ni dolore sentis, ke se ni ne povos disvolvi nian markon en fremdaj landoj, ni malfacile tenos la stabilan disvolvon."
Post la sudorientazia financa krizo, Li Dongsheng ellaboris por TCL tre klaran internaciigan disvolvan strategion. Li rigardis la produkton de kolora televidilo, kiu havas gvidan superecon en Ĉinio, kiel la rimedon de vastigo de la internacia merkato, samtempe alprenis diferencajn disvolvajn taktikojn por malsamaj transmaraj merkatoj.
1  2  3