• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-07 16:47:03    
Irako faris gravan paŝon en sia politika rekonstruado

cri

La 6-an de aprilo, la 4-a kunveno de la transira Nacia Asembleo de Irako elektis Jalal Talabani, gvidanton de la Patriota Unio de Kurdstano, kiel prezidenton, Adel Abdul Mahdi, financan ministron de la nuna provizora registaro kaj gvidanton de ŝijaismaj moslemoj, kiel la unuan vicprezidenton kaj Ghazi al-Yawar, prezidenton de la provizora registaro kaj gvidanton de sunaismaj moslemoj, kiel la duan vicprezidenton. Per tio Irako faris alian gravan paŝon en la procezo de la politika rekonstruado.

Arabaj amaskomunikiloj montris, ke la iraka transira Nacia Asembleo elektis la prezidenton kaj vicprezidentojn de Irako, kaj tio alportis esperon por fini la politikan ĥaoson kaŭzitan de la regpotenca konfliktado de la lastaj du monatoj, kaj ankaŭ pavimis vojon por la naskiĝo de la nova ĉefministro. Laŭ la provizora Konstitucio de Irako, la prezidenta komitato, konsistanta el prezidento kaj du vicprezidentoj, elektos kandidaton por la ĉefministreco en 2 semajnoj post sia fondiĝo, kaj la elektita ĉefministra kandidato faros organizadon de la kabineto. La nomlisto de membroj de la kabineto estos prezentita al la transira Nacia Asembleo por aprobo per balotado. Laŭ la plano, en la 7-a de aprilo, Jalal Talabani, Adel Abdul Mahdi kaj Ghazi al-Yawar ĵuros enoficiĝon, kaj post tio ili nomumos Ibrahim al-Jaafari, gvidanton de la Unuiĝinta Iraka Alianco de ŝijaismaj moslemoj, kiel kandidaton de ĉefministro de la transira registaro, kaj li respondecos pri organizo de la kabineto. Post interkonsiliĝado kun diversaj sektoj de la Nacia Asembleo, Ibrahim al-Jaafari organizos la kabineton akcepteblan de ĉiuj flankoj.

Analizistoj montris, ke laŭ la interkonsento atingita de la du grandaj partiaj aliancoj, la Unuiĝinta Iraka Alianco de ŝijaismaj moslemoj kaj la Kurdstana Alianco, persono el la sunaismaj moslemoj prenas la postenon de prezidanto de la transira Nacia Asembleo, kurdo la postenon de prezidento kaj reprezentanto de la ŝijaismaj moslemoj la postenon de ĉefministro. Antaŭ tio, laŭ la volo de la du grandaj aliancoj, sunaisma membro de la Nacia Asembleo Hajim al-Hassani jam estis elektita kiel prezidanto de la transira Nacia Asembleo. Pro tio, ke la du grandaj aliancoj posedas pli ol 2 trionojn de la sidlokoj en la transira Nacia Asembleo, estos facile por ili pasigi la ĉefministran kandidatiĝon de Ibrahim al-Jaafari kaj la kabinetan nomliston en la estonta Nacia Asembleo. Rilate al divido de la ĉirkaŭ 32 ministraj postenoj en la transira registaro, la du aliancoj interkonsentis, ke la Unuiĝinta Iraka Alianco havu 16 ministrajn postenojn, la Kurdstana Alianco 8 ministrajn postenojn, la sunaisma sekto 6 ministrajn postenojn. La ceteraj du ministraj postenoj iros respektive al turkmena partio kaj kristanisma partio.

Analizistoj samtempe montris, ke estas ege malfacile por Ibrahim al-Jaafari organizi novan registaron kontentigan al ĉiuj flankoj, tamen la naskiĝo de prezidento kaj du vicprezidentoj alportis esperon por rompi la stagnon.