• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-08 16:44:26    
Ekaperis embrio de regpotenca framo de "regado de Irako fare de irakanoj"

cri

La 7-an de aprilo en Bagdado, la iraka prezidenta komitato konsistanta el la nove elektitaj prezidento Jalal Talabani kaj du vicprezidentoj Adel Abdul Mahdi kaj Ghazi al-Yawar ĵuris enoficiĝon. Poste tiu ĉi komitato unuanime nomumis Ibrahim al-Jaafari, gvidanton de la ŝijaisma Unuiĝinta Iraka Alianco, kiel ĉefministron de la transira registaro, kiu havas la plej grandan regpotencon kaj respondecos pri organizado de la kabineto. Ĝis nun jam ekaperis la embrio de la regpotenca framo de "regado de Irako fare de irakanoj".

Laŭ konigo, en la venontaj du semajnoj Ibrahim al-Jaafari plenumos la organizadon de la kabineto. La nomlisto de membroj de la kabineto prezentiĝos al la transira Nacia Asembleo por balotado kaj estos pasigita per simpla plimulto.

En la 7-a ĉi-monate, prezidanto de la iraka transira Nacia Asembleo Hajim al-Hassani esprimis, ke ĉefministro Iyad Allawi de la provizora registaro jam prezentis demisian leteron, tamen li ankoraŭ daŭre prezidas la laborojn de la zorganta kabineto, ĝis la naskiĝo de la nova kabineto. Hajim al-Hassani samtempe urĝis, ke la nova gvidantaro de Irako daŭre laboru por antaŭenpuŝi la politikan procezon.

Arabaj amaskomunikiloj montris, ke dum la lastaj pli ol 2 monatoj ekde la finiĝo de la historieca ĝenerala elektado en Irako, la politika procezo iam falis en stagnon pro konfliktado pri regpotenco fare de diversaj venkintaj sektoj. Nun jam elektiĝis la prezidanto de la transira Nacia Asembleo kaj prezidento, kaj Ibrahim al-Jaafari fariĝis la unua registara ĉefministro naskita de demokratia elektado en la lastaj pli ol 50 jaroj. Ankaŭ finiĝis la dividado de la ĉefaj gvidaj postenoj de Irako. Tio markis, ke la iraka politika rekonstruada procezo akiris progreson kaj eniros novan etapon.

Laŭ la difinita politika procezo, la transira registaro, post sia fondiĝo, respondecos pri skizado kaj ellaborado de la oficiala Konstitucio antaŭ la 15-a de aŭgusto, kaj la Konstitucio estos pasigita en plebiscito antaŭ la 15-a de oktobro, por garantii la okazigon de la nova ĝenerala elektado antaŭ la fino de la kuranta jaro laŭ la Konstitucio. Tiel naskiĝos la oficialaj Nacia Asembleo kaj registaro.

Analizistoj montris, ke jam ekaperis la embrio de la regpotenca framo de Irako, tamen la enlandaj kaj eksteraj kontraŭdiroj de Irako ankoraŭ estas elstaraj. Pro tio la nova registaro de Ibrahim al-Jaafari post fondiĝo alfrontos serion da provoj.

Unue, la enlanda sekureca situacio ne estas optimisma. Due, diversaj sektoj de Irako nuntempe nur atingis portempan kompromison pri la regpotenca divido. Trie, la iraka popolo deziras fini la staton de okupacio. Kvare, Ibrahim al-Jaafari alfrontas serion da diplomatiaj malfaciloj.