• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-08 17:42:08    
Ĉinio kaj Bangladeŝo konstruas plenampleksajn kunlaborajn partnerajn rilatojn

cri

Laŭ invito de bangladeŝa ĉefministro Begum Khaleda Zia, ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris oficialan viziton al Bangladeŝo de la 7-a ĝis la 8-a de aprilo. Ĉefministro Wen Jiabao restadis en Bangladeŝo nur dum 24 horoj, tamen la vizito akiris abundajn fruktojn. La dulandaj gvidantoj interkonsiliĝis, ke Ĉinio kaj Bangladeŝo klopodos por konstrui longedaŭre amikecajn, egalajn, reciproke utilajn kaj plenampleksajn kunlaborajn partnerajn rilatojn.

Antaŭ 30 jaroj Ĉinio kaj Bangladeŝo oficiale starigis la diplomatiajn rilatojn, kaj tiam la amikaj kunlaboraj rilatoj inter la du landoj turnis sin al nova paĝo. De la 30 jaroj la du landoj ĉiam respektas, konfidas kaj subtenas unu la alian, persistas sur neinterveno de alies internajn aferojn, disvolvas interfluojn surbaze de egaleco kaj faras efikoplenajn kunlaborojn en ĉiuj kampoj.

Posttagmeze de la 7-a de aprilo, fininte sian viziton al Pakistano, ĉefministro Wen Jiabao atingis Dakon kaj komencis sian viziton en Bangladeŝo. Dum sia interparolo kun bangladeŝa ĉefministro Begum Khaleda Zia en la sama tago, ĉina ĉefministro Wen Jiabao retrorigardis la historion de la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Bangladeŝo. Li diris, ke observado al la 5 principoj de paca kunekzisto estas la fundamenta garantio de senĉesa disvolviĝado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Bangladeŝo, aktiva disvolvo de reciproke utilaj kunlaboroj en diversaj kampoj estas la necesa vojo de tago-post-taga intimiĝo de la rilatoj inter la du landoj, kaj plifortigo de la popolanaj interfluoj estas la grava bazo por la disvolviĝo de la dulandaj rilatoj. Dum la interparolo, ankaŭ Begum Khaleda Zia esprimis, ke de la lastaj 30 jaroj la dulandaj popoloj ĉiam reciproke komprenas kaj subtenas unu la alian kaj la amikaj kunlaboroj senĉese profundiĝas.

La dulandaj gvidantoj resumis la spertojn pri la glata disvolvado de la duflankaj rilatoj, faris novan celon por la duflankaj rilatoj en la nova historia periodo konsiderante la nunajn internacian kaj regionan situaciojn, kaj interkonsiliĝis, ke Ĉinio kaj Bangladeŝo klopodos por konstrui longedaŭre amikecajn, egalajn, reciproke utilajn kaj plenampleksajn kunlaborajn partnerajn rilatojn. Dum sia interparolo kun bangladeŝa prezidento Lajuddin Ahmed, Wen Jiabao refoje emfazis tiun ĉi gravan frukton, esprimante, ke Ĉinio estas fidinda amiko de Bangladeŝo kaj inter Ĉinio kaj Bangladeŝo ekzistas nenia problemo. Lajuddin Ahmed esprimis, ke prospera kaj forta Ĉinio ne nur utilas al paco, stabileco kaj evoluado de la regiono, sed ankaŭ aldonos pli da viveco al la amikaj kunlaboroj inter Bangladeŝo kaj Ĉinio.

Laŭ bangladeŝa publika opinio, la komuna kono atingita inter Ĉinio kaj Bangladeŝo dum la vizito de ĉina ĉefministro Wen Jiabao en Bangladeŝo pluapaŝe akcelos la amikajn interfluojn inter la dulandaj popoloj kaj solidigos la bazon de la amikeco inter la du landoj.