• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-11 15:31:00    
Germanio okazigis aktivadon memore al 60-jariĝo de liberigo de Buchenwald-koncentrejo (foto)

cri

La 10-an de aprilo en la historie renoma urbo Weimar, la germana registaro okazigis solenan aktivadon, memore al la 60-jariĝo de la liberigo de la Koncentrejo Buchenwald. En la memoriga ceremonio germana ĉefministro Gerhard Schroeder faris parolon. Li emfazis, ke Germanio havas moralan kaj politikan respondecojn pri la kruelaĵoj de nazio. Germanoj devas memori tiun ĉi historion, neniam forgesi ĝin kaj neniam lasi ĝin reaperi.

La Koncentrejo Buchenwald, situanta en la ĉirkaŭurbo de Weimar, konstruiĝis en la jaro 1937. Komence tie tenataj estis politikaj krimuloj oponantaj kontraŭ la regado de nazio, judoj kaj ciganoj, sed post la eksplodo de la 2-a Monda Milito, militaj kaptitoj kaj judoj. Ĝis la finiĝo de la 2-a Monda Milito sume pli ol 250 mil homoj estis tenataj en tiu ĉi koncentrejo, kaj 56 mil homoj mortis en ĝi. En la 11-a de aprilo, 1945, kiam la Koncentrejo Buchenwald estis liberigita de la alianca armeo, 21 mil arestitoj estis savitaj.

Germanaj ĉefministro Gerhard Schroeder, prezidanto de la Federacia Asembleo Wolfgang Thierse, prezidanto de la Federacia Konsilio Matthias Platzeck kaj aliaj gravaj politikistoj ĉeestis al la memoriga kunveno okazigita en la Germana Nacia Teatro de Weimar en la sama tago. 1 200 reprezentantoj el Izraelo kaj aliaj sume 26 landoj partoprenis en la kunveno. Inter tiuj 1 200 personoj troviĝis postvivintoj de la Koncentrejo Buchenwald, maljunaj soldatoj de la alianca armeo partoprenintaj en la liberigo de la koncentrejo kaj reprezentantoj de gejunuloj de diversaj lokoj en Eŭropo. Post la kunveno Gerhard Schroeder kaj aliaj iris al la malnova sidejo de la koncentrejo kaj prezentis girlandojn kune kun reprezentantoj de la postvivintoj antaŭ la memoriga monumento.

La celebra aktivado pri la 60-jariĝo de la liberigo de la Koncentrejo Buchenwald havas gravajn historian kaj realan signifojn kaj malfermis la kurtenon por la memorigaj aktivadoj celebraj al la 60-jariĝo de venko de la monda kontraŭ-faŝista batalado.

Germana ĉefministro Gerhard Schroeder diris, ke Germanio absolute ne permesas la ekzistadon de nejusteco kaj perforto, nek permesas, ke la kontraŭ-judisma, rasisma kaj ekskluzivisma fortoj havu ian ajn ŝancon. Germanio havas moralan kaj politikan respondecojn pri la kruelaĵoj de nazio. La germana popolo devas memori tiun ĉi historion, neniam forgesi ĝin kaj firme batali kontraŭ iaj ajn nejustaĵoj kaj perfortaĵoj. La germana popolo devas klopodi kaj kontribui por protekti la mondajn pacon kaj liberecon kaj konstrui por pli bela estonteco.