• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-12 16:37:13    
Kvankam kun diverĝoj, Usono kaj Izraelo ankoraŭ havas aliancajn rilatojn

cri

La 11-a de aprilo en sia bieno Crawford en Teksaso, usona prezidento Bush interparolis kun la vizitanta izraela ĉefministro Ariel Sharon. Bush reasertis, ke li subtenas la planon de solflanka agado elmetita de Ariel Sharon, tamen li samtempe postulis, ke Izraelo ne plivastigu sian konstruadon de judaj fiksloĝejoj ĉe la okcidenta bordo de Jordano. Tiu ĉi interparolo montras, ke Usono kaj Izraelo havas diverĝojn rilate al la problemo pri judaj fiksloĝejoj, tamen la registaro de Bush ne pro tio donas grandan premon al Ariel Sharon.

Ĉi-foja vizito de Ariel Sharon al Usono havas 2 celojn, nome, serĉi subtenon de Usono al la plano de solflanka agado kaj klarigi politikojn pri la problemo de judaj fiksloĝejoj.

Rilate al la plano de solflanka agado Ariel Sharon ricevis kontentigan respondon. Bush reasertis daŭre kaj plenforte subteni la planon de Ariel Sharon.

Nuntempe la plano de solflanka agado de Ariel Sharon enlande ankoraŭ vizaĝas al relative granda premo. Iuj dekstrulaj fortoj esprimis, ke ili firme malhelpos la praktikadon de tiu ĉi plano. Nun pli kaj pli proksimiĝas la dato por ekpraktiki la planon de solflanka agado. Sub tia cirkonstanco, la sinteno de Bush evidente estas forta subteno por Ariel Sharon. En la gazetara konferenco okazigita post sia interparolo kun Ariel Sharon, Bush diris, ke li firme subtenas la planon elmetitan de Ariel Sharon pri retiriĝo el Gaza Zono kaj partaj regionoj de la okcidenta bordo de Jordano. Bush ankaŭ urĝis, ke palestinaj gvidantoj akceptu la proponon de Ariel Sharon por fari kunaranĝadon pri la retiriĝa agado de Izraelo. Samtempe kun tio, Bush refoje konfirmis, ke antaŭ la subskribo de la fina paca interkonsento inter Izraelo kaj Palestino, Usono ankoraŭ permesas al Izraelo konservi kelkajn judajn fiksloĝejojn ĉe la okcidenta bordo de Jordano. Krome, Bush ankaŭ laŭdis Ariel Sharon pro lia "kuraĝo", dirante, ke "retiriĝo el Gaza Zono estas kuraĝa agado".

Tamen rilate al plivastigo de judaj fiksloĝejoj Ariel Sharon renkontis oponon. En la komenco de la kuranta monato la registaro de Ariel Sharon elmetis planon pri plivastigo de konstruado de judaj fiksloĝejoj, t.e., konstruigi 3 500 loĝdomojn inter la orienta Jerusalemo kaj la grandskala juda fiksloĝeja punkto Maaleh Adumim, kaj per tio kunliki la du lokojn. Ĝia celo estas agresi pli da palestina teritorio kaj realigi pli efikan regadon super la juda fiksloĝeja punkto Maaleh Adumim. Tiu ĉi plano vekis fortan oponon de la palestina flanko. Palestino ĉiam donis premon al Usono, postulante, ke ĉi lasta definitive oponu kontraŭ la plano pri plivastigo de konstruado de judaj fiksloĝejoj. En ĉi-foja interparolo, Bush kaj Ariel Sharon ne atingis unuanimecon rilate al tiu ĉi problemo. Bush montris, ke Izraelo devas observi la decidon pri glaciigo de konstruado de novaj fiksloĝejoj ĉe la okcidenta bordo de Jordano, kiu estas difinita en la "Voj-mapa" plano, kaj malkonstruigi judajn fiksloĝejojn malpermesite konstruitajn.

Krome, sur la problemo de la paca procezo inter Palestino kaj Izraelo, Ariel Sharon ankaŭ reasertis la kondiĉojn de la izraela flanko. Izraelo kaj Palestino restarigos pacan intertraktadon, nur post kiam Palestino malarmados ĉiujn radikalajn organizojn kaj garantios la trankvilecon de la regiona situacio post la retiriĝo de Izraelo. Bush esprimis nenian oponon kontraŭ tio.

La starpunkto de Bush evidente ne damaĝis la jam ekzistantajn strategiajn kunlaborajn partnerajn rilatojn inter Usono kaj Izraelo. Responde al la opono de Usono pri plivastigo de judaj fiksloĝejoj, Ariel Sharon klarigis en la gazetara konferenco, ke Izraelo havos nenian agadon pri plivastigo de konstruado de judaj fiksloĝejoj en la proksima estonteco. Li esprimis, ke izraelo havos multajn ŝancojn por fari dialogon kun Usono pri tio.