• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-13 17:16:08    
TEJO (1)

cri
Karaj amikoj, TEJO, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, ne estas fremda por diverslandaj esperantistoj, ankaŭ ĝia periodaĵo TEJO Tutmonde. Antaŭ nelonge ni ricevis la revuon TEJO Tutmonde n. 108. La redaktoro Joel Amis nomas tiun ĉi numeron "TEJO prezentas sin". Do en nia hodiaŭa programero ni konigu al vi pri TEJO laŭ la revuo. Poste estos Esperantaj informoj kaj kantoj.
Karaj aŭskultantoj, sur la paĝo 11-a presiĝis konciza historio de TEJO:
Antaŭhistorio (1887 – 1930)
n Graveco de junuloj en la Esperanto-movado (L. L. Zamenhof, Hector Hodler. E. Privat, kaj aliaj).
IJK (1930 –1940)
- 1938 Gesinjoroj Van Veenendaal organizis la unuan IJK en Groet (Nederlanto).
- Okaze de ĝi TJO estis fondita, laŭ la decido de pli ol 200 partoprenantoj el 10 landoj.
- 1945 Juna Amiko.
- 1947 Faka asocio de UEA.
- 1948 Kunfandiĝo kun "Denaska Esperantistaro".
Plijuniĝo (1950-aj)
1950 La gvidantaro fariĝis pli juna.
1952 Alinomiĝo al TEJO.
1952 Junulara sekcio de UEA.
Kontakto (1960-aj)
- Ekrilatado kun pluraj ne-esperantistaj junularaj organizoj (NEJO-oj)
- 1961 Deklaro de Wokingham kiu instigas la LS-ojn kunlaboradi kaj izolitajn grupojn fondi novajn LS-ojn.
- 1963 Kontakto.
- 1964 Seminarioj kun NEJO-j.
- 1969 Deklaro de Tyreso: TEJO protektu la individuon kontraŭ lingva diskriminacio kaj altrudoj ebligitaj de novteknologioj en la privata sfero.
Pasporta Servo (1970-aj)
- 1974 Pasporta Servo.
- 1979 Eniro en la Ĝenevan Neformalan Kunvenon (GIM).
TEJO Tutmonde (1980-aj)
- 1983 TEJO Tutmonde: celas kunligi LS-ojn, ĉefe ekster Eŭropo.
Poste (1990-aj – nun)
- 1992 La kvalito kaj abonantaro de Kontakto kreskis.
- 1996 Kunfondo de FoJE.
- 1996 BonEJO.

Sur la sama paĝo estas la rubriko: TEJO: Superrigardo
Membraro
TEJO havas asociajn kaj individuajn membrojn. Asociaj estas la membroj de la landaj sekcioj aliĝintaj al TEJO. La individua membraro de TEJO konsistas el la individuaj membroj de UEA malpli ol 30-jaraj. Ili aliĝas rekte kaj ricevas servojn de TEJO. … en 2003 TEJO havis 399 individuajn membrojn (ĝis la 1-a de decembro jam 431 gejunuloj estis [re]aliĝintaj al TEJO por la jaro 2004 – red.).
Centra Oficejo de TEJO
La sidejo kaj administrejo de TEJO estas ĉe Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rjotterdam, Nederlando.
TEJO Tutmonde
La oficiala gazeto de TEJO esas TEJO Tutmolnde. Ĝi informas pri la junulara Esperanto-movado kaj estas sendata kun Kontakto. Ĝin ricevas la individuaj membroj kaj patronoj de TEJO. Ĝi aboneblas ankaŭ aparte kontraŭ duono de la kotizo MJ-T por la koncerna lando. Kontribuojn kaj aliajn korespondaĵojn rilate al la gazeto sendu al TEJO ĉe la Centra Oficejo, aŭ retpoŝte al: tejo-tutmonde@tejo.org.