• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-14 16:06:02    
Karami decidis forlasi klopodon en establo de registaro

cri

La 13-an de aprilo, ĉefministro de la zorganta registaro de Libano Omr Karami deklaris, ke li decidis forlasi ĉiun klopodadon fare de li por establi la novan registaron. La publika opinio ĝenerale prizorgis, ke tiu afero refoje intensigos la politikan krizon de Libano, kiu daŭris du monatojn.

En la gazetara konferenco okazigita en Bejruto samtage, Karami diris, ke ekde kiam li estis asignita por establi la registaron en la 10-a de marto, kvankam li faris ĉiun klopodadon, tamen finfine li ne povis eliri el sakstrato de la kabineta establiĝo. Karami opinias, ke la rekta kialo de malsukceso de kabineta establiĝo estas, ke oni ne povas samtempe kontentigi politikajn interesojn de diversaj sektoj de Libano. Li ankaŭ esprimis, ke li sin retiros el la politika alianco proksima al Sirio, tamen li ne aliĝos al opoziciuloj.

La rekta kialo pro kiu Karami finfine forlasis klopodadon en establo de registaro estas regpotenca konkurenco de la libana sekto proksima al Sirio. La 11-an de aprilo, Karami faris 5-horan intervidiĝon kun prezidento Lahoud kaj prezidanto de la libana parlamento Nabih Beri pri establo de la registaro. Iuj analizistoj opinias, ke la decido de Karami montras lian malesperon al la politika alianco proksima al Sirio, lia deklaro pri retiriĝo el la alianco plue montras, ke interna batalo de la menciita alianco jam estis tre intensa.

Aliflanke, libanaj opoziciuloj kondamnis, ke malsukceso de la kabineta establiĝo estis politika artifiko de la sekto proksima al Sirio, ĝia celo estas prokrasti kabinetan establiĝon, plilongigi anarkian staton kaj prokrasti la parlamentan elektadon origine okazontan en la venonta monato, por eviti ke opoziciuloj venkus en la parlamenta elektado.

Ekde kiam la registaro de Karami deklaris rezigni oficon en la speciala kunveno de la libana parlamento okazigita en la fino de februaro, diversaj politikaj fortoj de Libano havas seriozan diverĝon en la problemo pri establo de la nova registaro.

Pro firma decido de Karami, libana prezidento Emile Lahoud jam akceptis lian rezignan peton kaj nomumos novan personon en la kuranta semajno por establi la kabineton. Laŭ analizo, Lahoud eble nomumos la nunan libanan nacidefendan ministron Abdel Rahim Murad, kiu estas potenca persono en la sekto proksimas al Sirio, por establi la novan registaron. Pri tio, Lahoud esprimis en la 13-a de aprilo, ke kiu ajn estos nomumata por establi la kabineton, li certe vizaĝos al malfacilo simila al tiu de Karami, la perspektivo de la kabineta establiĝo ne estos optimisma.

Analizistoj montras, ke la politika krizo kaŭzita de murda evento de libana eksa ĉefministro Hariri jam daŭris preskaŭ du monatojn, tiu krizo kaŭzis fortan impulson al politika, ekonomia, militafera kaj aliaj flankoj de Libano. Sekve de finiĝo de la retirado de siria armeo el Libano antaŭ la fino de aprilo, la batalo de libanaj sektoj atingos blankardan staton, ankaŭ la sekta kontraŭstaro estos pli kaj pli intensa. Karami estas la unua viktimo de la potenca batalo, lia malsukceso en establo de la kabineto eble kaŭzos prokraston de la parlamenta elektado de Libano, tio vekos pli grandskalan protestan aktivadon de libanaj opoziciuloj kaj kaŭzos, ke la politika situacio de Libano estos pli kaj pli tumulta.