• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-14 20:32:37    
Citibanko kaj la Pudong-a Disvolva Banko en kunlaboro

cri
Antaŭ nelonge Citibanko kaj la Pudong-a Disvolva Banko komencis kune prepari centron de kredita karto en Ĉinio post sankcio de koncerna departemento. Oni diris, ke la centro povas fari kreditajn operaciojn kaj per fremdaj valutoj kaj per la ĉina mono Renminbi. Citibanko sukcese evitis la limigon de Ĉinio al eksterlandaj bankoj pri individuaj operacioj kaj per tio faras provadon en la ĉina merkato por individua konsumado.
Kunlaboro de Citibanko kaj la Pudong-a Disvolva Banko
Fine de aprilo, 2003, la Pudong-a Disvolva Banko publikigis "Interkonsenton pri strategia kunlaboro" subskribitan de ĝi kun Citibanko fine de 2002. Laŭ tiu interkonsento ĝia akciaro tenata de Citibanko kreskos al 24.9% la 30-an de aprilo, 2008 kaj krom tio ili faros strategian kunlaboron pri ekskluziva akciado, kunlaboron per kredita karto, kaj teknikan subtenon kaj aliajn kunlaborojn. La du bankoj konsentis, ke de 2006 ĝis 2008 Citibanko pliigos siajn pocentojn de la akcioj de la Pudong-a Disvolva Banko per aĉeto de necirkulantaj akcioj la 30-an de aprilo de ĉiu jaro kaj tiamaniere ĝi fariĝos la plej granda akciulo de la Pudong-a Disvolva Banko.
Tiuj du bankoj jam antaŭ longe komencis kunlaboron. La 31-an de decembro, 2002, la Pudong-a Banko anoncis, ke Citibanko estos strategia investanto kaj kunlabora partnero, ĉar ĝi elspezos 600 milionojn da juanoj kontraŭ 5% de la unuastagha totala akciaro. Fakte la du bankoj komencis intertraktadon en 2001 pri la kunlaboro. S-ro Zhang Guangsheng, prezidanto de la direktoraro de la Pudong-a Disvolva Banko, diris, ke la kunlaboro estos ĉioampleksa kaj ne celas profiton el investo, sed strategian disvolviĝon en la perspektivo. Kaj ĝuste kiam Citibanko fariĝis akciulo de la Pudong-a Disvolva Banko, ĝi komencis partopreni la administradon de la banko.
Citibanko entreprenas karton
La operacioj pri banka karto apartenas al la kategorio de individuaj operacioj. Lau interkonsento de la Monda Komerca Organizo, en 2007 Ĉinio malfermos siajn bankajn operaciojn al alilanda kapitalo, tial la nunaj operacioj de Citibanko pri la ĉina mono Renminbi estas limigitaj, sed kial la Pudong-a Disvolva Banko kaj Citibanko komencis sian kunlaboron tiuflanke?
La grandega merkata profito donis respondon. Jughate lau la merkato de evoluintaj landoj, kiam la jara pokapa enspezo atingas 3000-5000 usonajn dolarojn, la operacioj de kredita karto eniras en la periodon de granda disvolviĝo. En 2002 la jara pokapa enspezo de Pekino atingis 4000 usonajn dolarojn kaj ankaŭ la chemara regiono de Ĉinio kaj iuj sociaj grupoj enspezis tiel multe. Pluraj bankoj montris, ke en la pasintaj jaroj la konsisto de la klientoj de ĉinaj bankoj jam ŝanĝiĝis, kaj nun furoras individua konsumado kun monprunto por aĉeto de aŭtomobilo kaj loĝdomo kiel ĉefa rimedo, dume la operacioj de kredita karto, kiel platformo de individua konsumado, ludas gravan rolon por profito de diversaj bankoj, kaj samtempe kresko de la kompaniaj operacioj postiĝis al tiu de la kredita karto. La sperto de bankaj operacioj de europaj kaj amerikaj landoj konigis, ke la individuaj operacioj kun kredita karto kiel reprezentanto donas grandan profiton, tial juĝate ĉu laŭ la merkata ŝanco, ĉu laŭ la entreprena disvolviĝo, la operacioj pri kredita karto estas unu el la gravaj partoj por profitoj de la bankoj kaj laŭ la nuna stato al Ĉinio jam venis tiu ŝanco.
La operacioj pri individua konsumado estas elita parto de Citibanko. De la bulteno de Citibanko en la unua trimestro publikigita la 14-an de aprilo oni scias, ke Citibanko estas elstara en la operacioj pri individua konsumado kun kredita karto kiel ĉefa rimedo, kaj en la unua trimestro la operacioj pri individua konsumado konsistigis trionon de la operacioj de Citibanko.
Favorate de la bona shanco la Pudong-a Banko kaj Citibanko en kunlaboro nature entreprenas kreditan karton, sed la politika bariero malhelpas la disvolviĝon, ĉar laŭ la interkonsento de la Monda Komerca Organizo nur en 2007 alilandaj kapitaloj povas entrepreni la operaciojn de Renminbi. Dank' al senlaca penado malaperis la lasta bariero survoje al merkato de kredita karto.
Materialo
La Ŝanhaja Pudong-a Disvolva Banko naskiĝis en 1993. Ĝi estas la naua granda komerca banko kaj ĝiaj operacioj kovras la tutan landon. Ghi havas 270 branĉojn en la grandaj kaj mezgrandaj urboj de Ĉinio, kun kapitalo de 30 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĉe sia naskiĝo ĝi decidis disvolvi sin ĉefe en la porkompaniaj operacioj, kiuj post 10-jara penado jam fariĝis fortaj, dum la individuaj operacioj estas kompare malfortaj.
Citibanko apartenas al la Citigrupo, la plej granda financa establo de la mondo. Ĝi finance servas al konsumantoj, entreprenoj, registaroj kaj aliaj establoj de pli ol 100 landoj. Jam en 1902 ĝi fariĝis la unua banko de Usono, kiu faras operaciojn en Ĉinio