• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-15 14:39:49    
Kial en Irako refoje aperis alta tajdo de perfortaj agoj?

cri

La 14-an de aprilo, Irako refoje spertis sangan tagon. Laŭ raporto de la katara Al-Jazeera Televida Stacio, samtage ĉe la domego de la iraka Ministerio de Internaj Aferoj en la ĉefurbo Bagdado okazis du aŭto-bombaj atakaj eventoj, kiuj kaŭzis morton de 18 personoj kaj vundiĝon de 40. Plejpartaj mortintoj kaj vunditoj estis la irakaj policanoj. Krome, en la sama tago ankaŭ en aliaj lokoj de Irako okazis plurforaj eksplodigaj atakaj eventoj, kaŭzante morton kaj vundiĝon de almenaŭ 70 homoj.

Antaŭ tio, en la 13-a de aprilo, en aliaj lokoj de Irako okazis pluraj eksplodigaj eventoj, kiuj kaŭzis morton de 9 homoj kaj vundiĝon de 15 homoj, plejparto da ili estis policanoj. En la sama tago, la usona armeo garnizonanta en Irako konfirmis, ke iu usona soldato estis mortigita de armitoj en la iraka okcidenta urbo Ramadi.

Oni rimarkis, ke en la kuranta semajno usona nacidefenda sekretario Donald H. Rumsfeld kaj ŝtata vicsekretario Robert Zoelick respektive faris subitan viziton al Irako. En la 12-a de aprilo, Donald H. Rumsfeld donis premon al la novaj gvidantoj de Irako, urĝante ilin kiel eble plej rapide plenumi la organizadon de la kabineto por garantii la laŭplanan iradon de la iraka politika procezo. En la 13-a de aprilo, Robert Zoelick faris diskutadon kun la novaj gvidantoj de Irako pri politiko, ekonomio kaj la laboroj de sekureca rekonstruado post la fondiĝo de la nova registaro. Analizistoj opinias, ke la lastatempaj perfortaj agoj en Irako havis rektajn rilatojn kun la vizito al Irako fare de tiuj du personoj.

Unue, Donald H. Rumsfeld dum sia vizito en Irako eksplicite esprimis, ke Usono ne havas la planon pri armea retiriĝo el Irako. Pro tio la irakaj armitaj fortoj, kiuj oponas kontraŭ la okupado de la usona armeo, faris furiozajn perfortajn atakojn. Per tio ili klare montris sian sintenon al Usono, ke se la usona armeo daŭre garnizonos en Irako, Irako neniam estos en trankvilo.

Due, ĉi-foja vizito de Donald H. Rumsfeld manifestas, ke Usono ege deziras akceli la fondiĝon de la iraka nova registaro, antaŭenpuŝi la irakan politikan rekonstruadan procezon kaj starigi demokratian ekzemplon en la mezorienta regiono. La irakaj armitaj organizoj levis perfortan altan tajdon, celante malhelpi la glatan iradon de la politika procezo kaj bati la klopodon de Usono en ĝia praktikado de usoneca demokratio en Irako.

En la 13-a de aprilo, iraka vicprezidento Ghazi al-Yawar diris, ke baldaŭ finiĝos la intertraktado de diversaj flankoj pri la organizado de la kabineto. La nova registaro espereble fondiĝos en la 17-a de aprilo.

Trie, la sekureca rekonstruado estis unu el la ĉefaj problemoj diskutataj inter la usona ŝtata vicsekretario Robert Zoelick kaj novaj gvidantoj de Irako. Usono esperas, ke post sia fondiĝo la nova registaro de Irako prenu pli da efikecaj rimedoj por bati la irakajn armitajn organizojn.

Analizistoj montris, ke se la usona armeo ne retiriĝos el Irako, la kontraŭ-usonaj perfortaj atakoj neniam ĉesos. Nur post kiam Usono ellaboros sian tagordon pri armea retiriĝo, la sekureca situacio en Irako pliboniĝos.