• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-18 17:51:26    
Fruktoj de Bandunga Konferenco ankoraŭ ekzistas

cri

De la 18-a ĝis la 24-a de aprilo, 1955 en Bandungo de Indonezio okazis la 1-a Azi-Afrika Konferenco kun partopreno de 29 landoj kaj regionoj. Sur la bazo de la 5 principoj de paca kunekzisto elmetitaj de la ĉina registaro, la konferenco ellaboris 10 principojn pri akcelo de la mondaj paco kaj kunlaborado. Je la alveno de la memoriga dato pri la 50-jariĝo de la Bandunga Konferenco, Tu Longde kaj Shi Ling, raportistoj de Ĉina Radio Internacia en Kairo, faris intervjuon al profesoro Ahmed Rasheedi de la Politika kaj Ekonomia Instituto sub la Kaira Universitato.

Antaŭ 50 jaroj, sub la klopodado de Ĉinio kaj plejpartaj ĉeestantaj landoj, la Bandunga Konferenco pasigis la "Lastan Komunikon de Azi-Afrika Konferenco", kiu difinis la 10 principojn pri disvolvo de la internaciaj rilatoj. Tiuj ĉi 10 principoj estas plivastiĝo kaj disvolviĝo de la 5 principoj de paca kunekzisto elmetitaj de la ĉina forpasinta ĉefministro Zhou Enlai. Profesoro Ahmed Rasheedi de la Politika kaj Ekonomia Instituto sub la Kaira Universitato donis plenan aprobon al la 5 principoj de paca kunekzisto elmetitaj de ĉefministro Zhou Enlai. Li diris:

"La ĉina forpasinta ĉefministro Zhou Enlai elmetis la 5 principojn de paca kunekzisto en la Bandunga Konferenco, kiuj emfazas la pacan kunekzistadon de ĉiuj nacioj. Tio sendube reprezentas la kernan normon de la internaciaj rilatoj en la postaj dekoj da jaroj. Post la 2-a Mond-Milito en la mondo formiĝis la orienta kliko kun la eksa Sovetunio kiel la centro kaj la okcidenta kliko kun Usono kiel la ĉefo. La triamondaj landoj aŭ la sudsudaj landoj, sub la alvoko de Egiptio, Ĉinio, Jugoslavio, Hindio kaj aliaj landoj, fondis la nealianciĝan movadon. La nealianciĝa movado ege atentas la "sudajn problemojn" kaj nuligon de la negativaj influoj alportitaj de la malvarma milito inter la superklasaj potencaj landoj al la sudsudaj landoj. La 5 principoj de paca kunekzisto ĉiam restas principoj por la nealianciĝa movado trakti la internaciajn rilatojn."

Profesoro Ahmed Rasheedi emfazis, ke post la finiĝo de la malvarma milito okazis grandega ŝanĝiĝo en la monda dispozicio. Usono esperas starigi solpolusan mondon per sia ekstreme supera forto kaj praktiki hegemoniismon mondskale. Sub tia cirkonstanco la mondo pli bezonas preni la 5 principojn de paca kunekzisto kiel bazon por disvolvi reciprokajn dialogadon kaj interfluadon inter malsamaj civilizacioj, sed ne fari antagonismon kaj konflikton.

Profesoro Ahmed Rasheedi aplaŭdis, ke Ĉinio praktikas la 5 principojn de paca kunekzisto en traktado de internaciaj rilaroj. Li diris, ke Ĉinio starigis tre bonan ekzemplon por la vastaj evoluantaj landoj, inkluzive de Egiptio.

Ahmed Rasheedi esprimis sian opinion, ke estas du rimedoj por praktiki la 5 principojn de paca kunekzisto sub la nova situacio:

"Estas du rimedoj por praktiki la 5 principojn de paca kunekzisto kiel eksterajn politikojn: la unua, registara, ĉefe pri reciprokaj vizitoj inter diverslandaj registaraj oficistoj; kaj la dua, popolana. Ankaŭ la rimedo de kontaktiĝo inter la popolanoj estas ege grava, kiel ekzemple, kontaktado pere de la popolaj societoj, neregistaraj organizoj kaj tiel plu. La popolaj societoj kelkfoje havas sian propran superecon kompare kun registaraj aktivadoj."