Ŝi diris,"Tiu ceremonio por primiaj infanoj estas tre grava festo, ĉar ĝi markis, ke post la ceremonio la infanoj adoltiĝis. Kiam okazis la ceremonio, ĉiuj familianoj sidis ĉirkaŭ la fajrokavo, antaŭ kiu estis sankta kolono, infanoj partoprenantaj en la ceremonio devas stari sur grensako simbolanta riĉecon por aŭguri feliĉan vivon de la estonteco. Viroj tenas tranĉilon kaj arĝentmoneron, kaj virinoj tenas orelringon, braceleton, gazon kaj tolon, simbolante lertecon kaj riĉan vivon. Spertinte la ceremonion primiaj junuloj rajtas partopreni en kolektivaj laboroj kaj diversaj aktivadoj, kaj gejunuloj kvalifikas interamiĝadon.
Kvankam primiaj sekvadoj al siaj prapatroj ofte montriĝas en ĉiutaga vivo, tamen kun progreso kaj evoluo de la socio iuj antikvaj kutimoj iom post iom foriris de ilia vivo. Sinjoro Yan diris, ke antaŭe primioj levis bovlon supren per du manoj manĝonte, por kulti diojn, tamen nun faras tion nur maljunuloj kiel lia avino. Kun la socia evoluo, kredado je dioj fare de la lokaj homoj iom post iom retiriĝis el tia blindeco, tamen ĝi kiel ceremonio ankoraŭ ekzistas. Primioj kredas je "la religio Dingba", kiu estas primitiva religio. Ĝi ludis gravan rolon en la tuta vivo de primioj. Laŭ legendo, Dingba estis belega diino, kun blankaj supervesto kaj jupo, rajdanta sur blanka ĉevalo. Ŝi trinkis nur fonton kaj lakton, manĝis nenian grenon, kaj favoris la popolanojn. Primioj rigardis ŝin kiel ĉiopovan diinon kaj pie kultis ŝin por preĝi je paco kaj forbeni malsanon kaj katastrofon. Sinjorino Yang Zhuhui, esploristino de la Centra Universitato por Naciecoj, konigas al ni, "La religio Dingba sekvas tion, ke ĉio, kio ekzistas, havas spiriton. Laŭ legendo, ĝia kreinto nomiĝas Dingba. Primioj opiniis, ke montoj, riveroj, herboj, arboj kaj homoj havas propran spiriton. Pro tio, renkontinte malfacilon ili ĉiam opiniis, ke ĉion kaŭzis la spirito. Por forigi malsanon kaj katastrofon kutime ili okazigis ceremoniojn por peti protekton de la spirito." Primi-nacieco havas longajn historion, kulturon, propran moron, kaj ankaŭ varman kaj modestan kvaliton. Kiam parencoj aŭ gastoj venis, fervoraj gastigantoj ĉiam tuj regalis ilin per buter-teo, rostitaj vermiĉeloj kaj fruktoj, kaj fojfoje tostis al ili. Kiam la gastoj foriros, la gastigantoj pretigis "kvar donacojn", inkluzive koko-gambon, pecon da peklita viando, botelon da teo kaj botelon da dolĉa vino. Tiuj donacaĵoj zorgeme faritaj de la primioj esprimis ilian profundan amikecon al la gastoj. Tiu moro ankoraŭ daŭras nun. Fervoraj kaj gastamaj sani-anoj bonvenigas diverslokajn vojaĝantojn per ilia sincereco. Pitoreska pejzaĝo kaj aparta moro donos al vi profundan impreson.
|