• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-22 15:41:57    
Iom pri ĉi-foja pekina internacia dramo-prezenta sezono (foto)

cri

"Inĝenieriaĵo de ŝtata sceneja eminenta arto" estas elekta aktivado de ĉina jara ŝtata eminenta arto. Ĉiu elektata programero estas pleja elitaĵo kun plej alta nivelo en la nuna ĉina sceneja arto. Nun danca dramo "Sonĝo en Dunhuang", kiu mult-foje sursceniĝas en Pekino kaj aliaj landoj kaj kaŭzis fortan eĥon, jam estis sukcese prezentata kaj gajnis unuvoĉan laŭdon de spektantoj.

"Karaj retlegantoj, nun vi aŭdis muzikaĵon de la dramo "Sonĝo en Dunhuang". La danca dramo estas kreita kaj prezentita de Lanzhou Kant-Danca Ensemblo en la ĉina nordokcidenta landparto. La dramo kun fono de Dunhuang, manifestas amon inter juna pentristo Mogao kaj filino de komandoro Yueya. Muzikaĵo de la dramo havas dense lokan stilon de la ĉina nordokcidenta landparto kaj ankaŭ aranĝo de danco estas plena de forta dramigo. La danca dramo kombinanta trajton de klasika danco, baledo, moderna danco kaj ĉina civila danco, trafe prezentas aman rakonton de tiuj junuloj.

Ne nur multaj ĉinaj spektantoj ŝatas la dancan dramon, sed ankaŭ kelkaj alilandanoj interese diskutis pri prezento de geaktoroj. Iu franca spektanto, kiu faras vojaĝon al Pekino, diris al raportisto, ke li interesiĝas pri danca movado en la dramo. Li diris:

"La dramo estas interesa. Ĝi malsame kiel tradicia baledo, utiligas specialan formon de danco por esprimi profundan amon de junuloj. Estas mirinde kaj interese. Tio plaĉas al mi."

Ankaŭ melodio-dramo "Jinsha" altiris al si atenton de multaj spektantoj.

"Karaj retlegantoj, nun vi aŭdis pecon da muzikaĵo en la melodio-dramo "Jinsha". La dramo kun fono de heredaĵo "Jinsha", unu el la kvar gravaj arkeologiaj elfosoj en la ĉina sudokcidenta landparto, per 22 diversstilaj muzikaĵoj, gvidas spektantojn al ama rakonto antaŭ 3 mil jaroj. La rakonto estas plena de mistera aludo: procezo de trovo de la heredaĵo Jinsha estas procezo, en kiu homaro reprenas amon kaj reprenas rememoron eĉ memon. Ĉina fama muzikisto Sanbao servas kiel komponisto kaj reĝisoro kaj plejparto da muzikaĵoj estas korvibriga. Cetere li ankaŭ laŭ bezono de drama intrigo, kreis multajn situaciajn melodiojn, humuran, flamigan aŭ serenadan, ekzemple "Ovo", "Tio ne estas balaaĵo", "Kanto por Laboro" kaj aliaj. La muzika faktoro gajnis laŭdon de spektantoj kaj eĉ aperis fenomeno pri tio, ke estas malfacile aĉeti bileton. Gastiganto decidis pliigi prezentan nombron por kontentigi aprecan deziron de pli multaj spektantoj.

Parolante pri krea procezo, Sanbao diris, ke li nur deziras fari interesan kaj amuzan elitaĵon. Li diris:

"Mi deziras per ordinara temo akceptebla de pli multaj homoj, havigi al homoj ŝancon rememori kulturon postlasitan de niaj prauloj. Tio estas mia unua intenco. Ordinaraj homoj povas eniri en scenejon kaj konigi brilan kulturon kreitan de niaj prauloj. Tio ankaŭ estas mia aspiro."

Karaj retlegantoj, krom menciitaj programeroj, dum la 3-a pekina internacia dramo-prezenta sezono, ankaŭ sursceniĝos multaj aliaj eminentaj programeroj.