• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-25 15:25:12    
Negoco de Kolorsona Responda Tono en Ĉinio

cri
Karaj amikoj, nun multaj ĉinoj, precipe junaj tre ŝatas la novan negocon---kolor-sonan respondan tonon. La negoco estas mendita de uzantoj, kiam oni telefonas ili, tiam el la movebla telefono sonas gajiga muzikaĵo aŭ humuraj vortoj. Oni povas elekti amatajn muzikaĵojn aŭ vortojn kiel respondan sonon, kompreneble oni povas ankaŭ laŭvole ŝanĝi la respondan sonon.

Flaŭrino Liu estas unu el la homoj, kiu tre ŝatas la negocon de kolor-sona responda tono, ŝi sciigis raportiston:

"Iufoje, mi telefonis al mia amiko, antaŭ lia akcepto, mi aŭdis sonon de iu amanta knabo, li diris, ke li estas movebla telefono Xiaoqiang, lia mastro estas tre laca en ĉi tiuj tagoj, tial li postulas mian zorgon, kaj aliajn tiajn vortojn. Tuj mi interesiĝas pri ĉi tio. Poste mi sciis, ke ĉi tiu estas la nova telekomunika negoco---kolorsona responda tono. Ĉu interesa? De tiam mi uzas la negocon, nun ankaŭ pli multaj amikoj uzas la negocon, ili ofte telefonis al mi nur por aŭdi mian novan kolor-sonan respondan tonon."

La 17-an de majo en 2003 en Pekino ĉina granda movebla telekomunika komercisto---Ĉina Mova Telekomunika Grupo la unua malfermis la negocon en Ĉinio. Kvankam la tempo de la negoco de kolor-sona responda tono en Ĉinio estas mallonga, tamen la disvolvo de la negoco en Ĉinio estas rapida, eĉ pli rapida ol antaŭvidita. Laŭ konigo, en la lasta jaro la pliiĝo de la negoco de kolor-sona responda tono okupis la unuan lokon en la listo de pliiĝo de ĉiuj negocoj de Ĉina Mova Telekomunika Grupo, nun la nombro de uzantoj de la negoco superis 45 milionojn, nun 18% de uzantoj de movebla telefono uzas la negocon de kolor-sona responda tono, ĉiutage pliiĝis kelkmil novaj uzantoj, kaj la valoro de la industria ĉeno estas preskaŭ 300 milionoj da juanoj de renminbi en unu monato.

La nova negoco—kolorsona responda tono alportis grandan profitigan spacon ne nur al moveblaj telekomunikaj komercistoj, sed ankaŭ al servaj komercistoj, kiuj administras la merkaton de kolorsona responda tono kaj al homoj, kiuj liveras la enhavon de la negoco.

1  2  3