• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-28 16:56:40    
Per trajta agrikulturo Dehong disvolvas lokan ekonomion

cri
Karaj amikoj, Dehong estas nacimalplimulta aŭtonoma subregiono en la ĉina sudokcidento, la naciecoj ĉefe estas Dai-nacieco kaj Jingpo-nacieco, la loko havas tre riĉajn naturajn riĉfontojn. De la lastaj jaroj lokanoj utiligas proprajn favorajn klimatan, grundan kaj humidan kondiĉojn vaste plantas trajtajn kafajn, sukerkanajn kaj aliajn ekonomiajn plantaĵojn. La disvolvo de ĉi tiuj trajtaj agrikulturaĵoj kreis vojon por pliiĝo de enspezo kaj riĉigo de lokanoj. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ en la programereto Ekonomia Panoramo ni konigos al vi la staton, ke dank' al la disvolvo de trajta agrikulturo Dehong akcelas ekonomian disvolvon kaj plibonigas vivon. Bonvole aŭskultu!

Sinjoro Feng Yanjing estas junulo, kiu loĝas en Hehuan, la vilaĝo de la subregiono Dehong, ĉirkaŭ trionohektaraj kafaj arboj estas lia tutfamilia trezoro. Li sciigis raportiston, ke antaŭ 4 jaroj 8 homoj de lia familio tenis vivon per plantado de rizo kaj la enspezo estis malmulta. Sed de plantado de kafarboj, grande ŝanĝiĝis la stato de lia familio:

"Nun ni plantas kafarbojn, la enspezo estas pli multa ol antaŭe, ĉiujare la enspezo superis 8 000 juanojn de renminbi, en la kuranta jaro mi planas planti pli multajn kafajn arbojn."

Troviĝas multaj kamparanoj, kiel sinjoro Feng Yanjing. Laŭ konigo, antaŭ kelkaj jaroj multaj de la 67 familioj de la vilaĝo Hehuan tenis vivon nur dank' al vendo de junaj plantoj, ili loĝis en tre simplaj kaj krudaj pajlobudoj. La vilaĝo estis la fama malriĉa vilaĝo. Sed de la lastaj jaroj pro plantado de arbidoj de bonvendata kafo, enspezo de vilaĝanoj ĝenerale pliiĝas. Nun vilaĝanoj loĝas en brikaj domoj, multaj homoj aĉetis kolorajn televidilojn, traktorojn kaj aliajn, la vilaĝo ankaŭ konstruis novan domon de lernejo.

Lokanoj sciigis raportiston, ke tekniko estas tre tre grava por planti kafarbon. Antaŭ kelkaj jaroj profitante de bonaj politikoj ellaboritaj de kafa entrepreno de Dehong, vilaĝanoj povis decidi planti kafajn arbojn.

La kafa entrepreno estas la limigita korporacio Hongtian, ĝi estis fondita forte helpate de la registaro de Dehong en 1997. Vicĝenerala direktoro de la korporacio sinjoro Peng Zhongren sciigis raportiston, ke por igi kamparanojn trakvile planti kafarbojn, ili donis al kamparanoj subtenon kaj favoron en flankoj de kapitalo kaj garantio de aĉeta prezaro:

"La protekta prezo estas, ke la korporacio kaj kamparanoj subskribis kontrakton por garantii, ke la korporacio aĉetu produktojn per la prezo je almenaŭ 1,3 juanoj de renminbi, se pliiĝos la merkata prezo, ankaŭ pliiĝos la aĉeta prezo. Aliflanke estas garantio de investo, la korporacio promesis al kamparanoj, ke la produktomateriala investa kapitalo de kamparanoj por planti ĉiuhektarajn kafarbojn ne superu 4 500 juanojn de renminbi, kaj la superaĵo estu portita de la korporacio. Kaj la garantio de produkta kvanto estas, ke se niaj kamparanoj faros funkciigon kaj administradon laŭ direktado de teknikistoj de nia korporacio, la korporacio garantios, ke la ĉiuhektara produktokvanto de freŝaj kafoj estu almenaŭ 15 mil kilogramoj."

1  2