La 10-an de majo, unua vicprezidento de Sudano Ali Osman Mohammed Taha reasertis, ke la sudana registaro esperas restarigi pacan intertraktadon kun kontraŭregistara armita forto en Darfuro, okcidenta de Sudano.
En la kunveno pri la darfura problemo okazinta samtage, Taha esprimis, ke la sudana registaro jam faris sufiĉan preparadon por restarigo de la paca intertraktado.
Laŭ informo, nova paca intertraktado de la sudana registaro kaj kontraŭregistara armita forto de Darfuro okazos baldaŭ en niĝeria ĉefurbo Abuja.
|