• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-11 18:10:15    
Uzado de novaj energioj por aŭtomobiloj en Ĉinio

cri
Rapida disvolviĝo de ekonomio faras Ĉinion granda lando de aŭtomobila industrio. Sekve de evidentiĝo de petrola problemo, Ĉinio aktive ekspluatas novajn energiojn kaj teknologiojn por anstataŭigi petrolon, la tradician "sangon por industrio".

Materialo montras, ke aŭtomobiloj en Ĉinio ĉiujare konsumas ĉ. 85% de la totala produktokvanto de benzino kaj 20% de dizeloleo de la lando. Laŭ takso de la industria departemento de la Disvolvo-esplora Centro de la Ŝtata Konsilantaro, en 2010-2020 aŭtomobiloj en Ĉinio konsumos ĉ. duonon de la totala kvanto de petrolo produktita kaj importita de ĝi. Ununura elirejo estas serĉi novajn kaj regenerajn energiojn de aŭtomobiloj por daŭra disvolviĝo de Ĉinio. Nun la ĉina registaro ellaboras "Leĝon pri regeneraj energioj", kiu garantios multvojan evoluadon de regeneraj energioj. Dume Ĉinio ankaŭ forte puŝos aplikadon de energioŝpara teknologio, altigos uzeblecon de energioj kaj plue esploros iliajn surogatojn. Ĉinio penas, ke la regeneraj energioj konsistigu 10% de la liverataj energioj en 2020.

Nun en 4 provincoj de norda Ĉinio kia Heilongjiang-provinco oni disvastigas produkton kaj uzadon de alkohola benzino, t.e. mikse uzi benzinon kun 10% da fuzel-alkoholo. La fuzel-alkoholo estas produktita el maizo, terpomo kaj sukerkano. El 3.3 tunoj da maizo oni povas produkti unu tunon da fuzel-alkoholo.

En la 4 provincoj estas multe da grenoj malfreŝaj. Pere de produktado de fuzel-alkoholo oni povas bone akceli transformiĝon de la grenoj kaj altigas sintezan efikon de agrikultura produkto. Respondeculo de la Heilongjiang-a Grena Buroo diris, ke ili decidis uzi 345 mil tunojn da malfreŝaj grenoj por fari fuzel-alkoholon.

Per uzo de alkohola benzino oni ne nur ŝparas energion, sed ankaŭ protektas medion. Alkoholo povas preskaŭ komplete forbruli kaj ne ellasas malutilan gason. Se oni uzas alkoholon anstataŭ samkvantan benzinon, oni povas ne nur purigi motoron de aŭto kaj redukti uzadon de lubrikaĵo, sed ankaŭ malpliigi ellason de vostgaso de aŭto. Kiel oksido-aldonilo fuzel-alkoholo ankaŭ evitas polucion al subtera akvo.

Nun la produktokosto de alkohola benzino pli altas ol tiu de ordinara benzino, tamen ilia vendprezo estas sama en Ĉinio, do la ĉina registaro donis rilatajn rimedojn por kovri deficiton de tiaj fabrikoj. La registaro nuligis al fabriko de fuzel-alkoholo en Heilongjiang-provinco konsum-imposton kaj donis subvencion de 1800 juanoj por produkti ĉiun tunon da fuzel-alkoholo.

Gaso estas alia bona surogato. Kompare kun aŭtomobilo movata per oleo, tiu movata per gaso havas 3 avantaĝojn, t.e. mediprotekto, sekureco kaj energioŝparo. Belan perspektivon havas la gaso, kies produktokosto malpli altas ol tiu de oleo je 30-40%.

1  2