La 12-an de majo, iuj islamaj landoj sinsekve publikigis deklaron aŭ okazigis manifestacion, protestante kontraŭ malhonoriga evento fare de la usona armeo al la Korano en mararmea bazloko de Guantanamo.
Vespere de la 12-a de majo, Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Saudi-Arabio publikigis deklaron, postulante, ke koncerna flanko de Usono rapide enketu pri la malhonoriga evento de la Korano okazinta en la mararmea bazloko de Guantanamo por eviti refojan okazon de similaj eventoj.
La 12-an de majo, en Peshawar, norda urbo de Pakistano, okazis kontraŭusona manifestacio, por protesti kontraŭ malhonoriga ago de la usona armeo al la Korano.
Ekde la 10-a ĉi-monate, afganaj lernantoj kaj popolanoj sinsekve okazigis manifestaciojn en diversaj lokoj de la lando. La 12-an de majo, en afgana ĉefurbo Kabulo, eksplodis grandskala kontraŭusona manifestacio.
Laŭ raporto de usona gazeto, malhonorigi la Koranon estas unu el manieroj de la usona armeo por puni malliberulojn en Guantanamo.
|