• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-13 15:30:49    
Introspektado pri la milito kontraŭ faŝismo fare de la diversrondaj personoj de Italio

cri

Kun akompano de multaj ŝanĝiĝoj en pli ol 50 jaroj la Dua Mondmilito ankoraŭ ne estas forgesita de homoj, kaj pacamaj popolanoj eĉ dotis ĝin per nova senco. Tamen oni devas atenti tion, ke ĝis nun faŝisma spirito ankoraŭ ne foriĝis, precipe en Italio, ĝia naskiĝloko, iuj politikistoj intencas falsi la fakton por forgesigi al homoj la historion.

Kiamaniere nunaj homoj devas rigardi la Duan Mondmiliton? Pri tiu ĉi demando, James F. Creagan, direktoro de la Universitato John Cabot en Romo, esprimis sian opinion. Li diris, "Mi povas diris al vi miajn personajn spertojn. Tiam mia onklo estis usona armeano militanta en Italio, li partoprenis en la alteriĝa batalo okazinta en Saleno kaj ricevis bonvenigon de la itala popolo. Mi opinias, ke la milito kontraŭ faŝismo donis al ni rememoron tian, ke ĝi estis okazigita de multaj popoloj, inkluzive de tiuj de Ĉinio, Italio kaj aliaj landoj, por strebi al la libereco."

Dum tiu milito kontraŭ faŝismo multaj junaj soldatoj dediĉis sian vivon. En la Tombejo Sicilio-Romo de la Usonaj Armeanoj, antaŭurbo de Romo, enteriĝis pli ol dekmil usonaj soldatoj, kiuj falis en la batalo dum la Dua Mondmilito en Italio. Tie nia raportisto renkontis Joseph Bevilacqua, veteranon de la Dua Mondmilito, li venis de Usono speciale por respekti al siaj tiamaj kunbatalantoj ĉe ties tombejo. Li diris, "Tie kuŝas junuloj de preskaŭ 18-jaraj ĝis 25-jaraj. Tiam la tuta mondo batalis kontraŭ faŝismo, ili faris grandan aferon. Ili venis tien ĉi de proksimaj landoj forlasinte siajn familianojn, sed ili tute ne sciis, kio atendas ilin. Ili dediĉis sian junan vivon, iuj el ili tenis grandegan doloron, kiam ili mortis.

Kvankam Joseph Bevilacqua opiniis, ke li partoprenis en justa milito kontraŭ faŝismo, tamen la milito alportis al li profundan korvundon. Li diris al la raportisto, ke li oponas kontraŭ ĉiaspeca konflikto de la homaro, ĝuste pro tio, ke li persone atestis la kruelan esencon de la milito.

Akceptante intervjuon de la raportisto, brita veterano Fewell esprimis saman vidpunkton. Fewell partoprenis en alteriĝa batalo de la brita armeo sur Sicilio, poste li estis kaptita de la germana armeo kaj malliberigita en la nazia koncentrejo dum 2 jaroj. Li opiniis, ke nur homoj, kiuj spertis en la milito, scias valoron de paco. Li diris, "Mi ne opinias, ke milito estas bona ideo, ni devas solvi konfliktojn per dialogo kaj plifortigi reciprokan komprenon. Milito alportas nenian bonon al iu ajn, kaj ne ekzistas vera gajninto de milito."

Tamen tiuj veteranoj sentis sin doloraj pri tio, ke en lastaj jaroj aperis releviĝo de la faŝisma ultradekstra forto en Germanio, Japanio, Italio kaj aliaj landoj, iuj politikistoj eĉ intencas falsi la historion por justigi faŝismon. Tiuj veteranoj diris, ke tia ago donis grandegan malhonoron al ordinaraj soldatoj, kiuj partoprenis en la milito kontraŭ faŝismo.

David Miller, historia profesoro de la Universitato Saint John en Romo, diris, ke faŝismo naskiĝis en Italio, kaj en lastaj jaroj malmultaj politikistoj prezentas aĉan tendencon, ili intencas forgesigi al homoj krimojn de faŝismo, alpreninte ĉiajn rimedojn. Li diris, "En la nuna epoko multaj italaj politikistoj intencis forgesigi al homoj la faŝisman historion de tiu lando por efektivigi siajn politikajn interesojn. Tamen por sana evoluo de la italaj ŝtato kaj politiko homoj devas enbati la historion en la memoron"

Estas ĝojinde, ke post la Dua Mondmilito ordinaraj italoj, kiuj multe suferis pro la milito, tenas altan singardemon al faŝismo. Lasttempe italaj ĉefaj televidastacioj elsendis multajn filmojn pri la Dua Mondmilito en sia ĉeftempo. Multaj partoprenintoj kaj atestintoj de la milito prezentis al la juna generacio sian travivaĵon per amaskomunikiloj. Fama itala politika komentisto Franco Pavoncello opiniis, ke ĝuste pro la grandega doloro de la milito, pacamaj personoj havas la devon neniel forgesigi al la posteuloj profundan katastrofon, kiun faŝismo alportis al la homaro.