• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-13 16:48:31    
Dialogo inter Komunista Partio kaj partio Qinmin utilas al antaŭenpuŝo de dubordaj reciprokaj konfidoj kaj interkomprenado

cri

En la 13-a de majo, sukcese fininte sian vojaĝon al la ĉeftero, la ĉeftero-vizita delegacio de la partio Qinmin estrata de ĝia prezidanto Song Chuyu forlasis Pekinon kaj revenis al Taiwan. Ĉi-foja vizito estas ne nur la plej trarompeca agado de la partio Qinmin en la historio de la dubordaj rilatoj post la fondiĝo de la partio Qinmin en la jaro 2000, sed ankaŭ alia grava interfluo inter la dubordaj partioj post la ĉeftero-vizita delegacio de la ĉina Kuomintango. Tio markas, ke la du bordoj de la taiwan-a markolo jam starigis modelon de politika dialogo pere de interfluado inter partioj. Tio utilas al pluapaŝa akcelado de la dubordaj reciprokaj konfidoj kaj interkomprenado.

Laŭ la invito de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝia ĝenerala sekretario Hu Jintao, Song Chuyu kaj liaj sekvantoj venis al la ĉeftero en la 5-a de majo por la vizito. Dum la 9-taga restado en la ĉina ĉeftero, ili vizitis sinsekve Xi'an, Nankinon, Ŝanhajon, Changsha kaj Pekinon kaj estis varme akceptataj de la ĉefteraj samlandanoj. Ili ankaŭ ricevis konfirmon kaj subtenon de plejpartaj taiwan-aj sampatrianoj.

La plej grava aranĝo de ĉi-foja ĉeftera vizito de Song Chuyu estis tio, ke en la 12-a de majo ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Hu Jintao intervidiĝis kaj kunsidis kun Song Chuyu kaj liaj sekvantoj. Tio estis la unuafoja vizaĝ-al-vizaĝa dialogado kaj interfluado inter la plej altaj gvidantoj de la du partioj. La du partioj komune opinias, ke nuntempe la dubordaj rilatoj troviĝas en ŝlosila momento. La du partioj devas kune klopodi por akceli la mildiĝon de la dubordaj rilatoj, realigi pacon kaj stabilecon de la taiwan-a markolo kaj protekti la interesojn de la ĉina nacio.

Pro tio, ke de la lastaj jaroj la taiwan-a partio Minjin praktikas la secesiistan agaĉon de "taiwan-a sendependigo", ekaperis streĉa situacio en la dubordaj rilatoj. En malpli ol 20 tagoj prezidanto Lian Zhan de la ĉina Kuomintango kaj prezidanto Song Chuyu de la partio Qinmin vizitis la ĉefteron, invitite de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Tio montras, ke la ĉina Kuomintango kaj la partio Qinmin havas saman intencon por plibonigi kaj disvolvi la dubordajn rilatojn, kaj sendube ludas akcelan rolon por pluapaŝaj paciĝo kaj kunlaboroj inter la du bordoj.

Same kiel Lian Zhan, dum sia restado en la ĉeftero, Song Chuyu en pluraj lokoj parolis pri tio, ke la du bordoj devas persisti en paco por iri al ambaŭflanka gajno, kaj ke la partio Qinmin oponas kontraŭ "sendependigo de Taiwan", apelaciante, ke la du bordoj faru kontaktadon sur la bazo de la principo pri unu Ĉinio kaj la "1992a-jara komuna kono" por krei la grandan medion de la paca disvolviĝo de la dubordaj rilatoj kaj akceli la subskribadon de paca interkonsento inter la du bordoj.

Tiuj porpledoj de la partio Qinmin pri la dubordaj rilatoj ricevis pozitivan konfirmon kaj reagon de la Komunista Partio de Ĉinio.

Laŭ publika opinio, ĉi-fojaj dialogado kaj interfluado inter la Komunista Partio de Ĉinio kaj la partio Qinmin ne nur starigis la modelon de politika dialogo pere de interfluado inter partioj, sed ankaŭ montras al la internacia socio, ke ĉinoj havas la kapablon kaj saĝon por solvi konfliktojn kaj diverĝojn inter si.