La 16-an de majo en Seulo de Korea Respubliko, usona asistanta ŝtata sekretario, usona unua intertrakta delegito de la 6-flanka interparolo pri la korea nuklea problemo, Christopher Hill esprimis, ke Usono tre esperas daŭrigi la procezon de la 6-flanka interparolo kaj faras ĉiun eblan klopodon por tio.
Tion esprimis Christopher Hill en intervidiĝo kun Ban Ki-moon, ministro pri diplomatio kaj komerco de Korea Respubliko. Li ankaŭ aludis, ke se la 6-flanka interparolo plue falos en senelirejon, Usono konsideros pri alia elekto por solvi la nuklean problemon de la korea duoninsulo.
Samtage, Christopher Hill intervidiĝis ankaŭ kun Song Min-soon vicministro pri diplomatio kaj komerco kaj unua intertrakta delegito de Korea Respubliko de la 6-flanka interparolo kaj ministro de nacia unuigo Chung Dong-young.
Post intervidiĝo, Song Min-soon diris, ke tiel nomata "alia elekto" de Christopher Hill estas reaserto de la usona registaro pri ĝia baza starpunkto en la korea nuklea problemo, sed ne havas apartan signifon rilate al ia konkreta situacio.
|