• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-17 09:19:49    
(foto)Hu Jintao ĉeestis al inaŭguro de 2005-ajara Tutgloba Forumo de Fortuno kaj faris gravan prelegon

cri

La 16-an de majo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ĉeestis al la inaŭguro de la 2005-ajara Tutgloba Forumo de Fortuno okazanta en Pekino kaj faris la gravan prelegon. Li diris, ke evoluado de Ĉinio kaj tiu de Azio fariĝas nova movforto por la monda ekonomia evoluado. Li esperas, ke diversaj landoj disvolvu la ekonomian reciproke utilan kunlaboron, por kune akceli la ekonomian kreskadon de la tuta terglobo.

Hu Jintao diris, ke Ĉinio daŭre strebos al la vojo de civilizacia evoluado, samtempe alprenos rimedojn por liveri ĉian oportunecon al la ekstera ekonomia kaj komerca kunlaboro de Ĉinio kaj al investado de aliaj landoj en Ĉinio.

Hu Jintao esprimis ankaŭ, ke la evoluado de Ĉinio intime rilatas al tiu de Azio kaj de la mondo, kaj la evoluado de Ĉinio kaj Azio jam alportis kaj daŭre alportos al diversaj landoj la ŝancon de ambaŭvenka kunlaborado. Li esprimis sian esperon, ke diverslandaj entreprenoj aktive impulsos kaj faros la ekonomian kaj teknikan kunlaboron kun Ĉinio, daŭre plivastigos la investadon kaj komercadon en Ĉinio, klopodos man-en-mane kun Ĉinio por fari ankoraŭ pli grandan kontribuon al la monda paco kaj komuna evoluado.

Estas la tria fojo por Ĉinio gastigi la forumon. Pli ol 800 personoj ĉeestas al la forumo.