|
|
(GMT+08:00)
2005-05-17 16:58:07
|
|
100-jariĝa kongreso de Esperanto en la franca urbo Boulogne-sur-Mer
cri
Nia finnlanda aŭskultant-amiko Saliko skribis al ni: Karaj ĉinaj geamikoj, hodiaŭ mi ricevis de vi valoran premion pro mia partopreno al la konkurso "55 Jaroj de Nova Ĉinio". Dankegon. Eble al vi utilus mia raporto pri la 100-jariĝa kongreso de Esperanto en la franca urbo Boulogne-sur-Mer. Jen ĝi. Fotoj (ne miaj) videblas ĉe http://aliaflanko.de/foto, sed ili estas sen subtitoloj. Internacia renkontiĝo Bulonjo 2005 La renkontiĝon memore al la centjariĝo de la unua Universala Kongreso karakterizis tri aferoj nedisigeblaj: -sinkretismo de pli ol 500 homoj el 23 landoj kaj 9 diversaj Esperanto-asocioj; -rimarkebla kunlaboro kaj malavara helpemo de la urbo Boulogne-sur-Mer; -samsemajnaj gravaj eventoj malfermaj al ĉiuj: prelegoj en la Simpozio organizita de UEA en la Universitato Littoral-Cote-d'Opale, Paska meso dulingva en la katedralo katolika, koncertoj. Fakte la bulonja renkontiĝo kupolis kvar kongresojn (Markola, SAT-Amikara, Fervojista kaj tiu de Esperanto-France). La loka gazetaro videble raportis pri la okazintaĵoj, pri la fono de Esperanto kaj la sorto de la Zamenhofa familio, kaj pri la Esperanta-franca meso en la katedralo. Estis farita 6-minuta filmo por televido. De tri monatoj videblis la indiko pri la kongreso sur la oficialaj ruĝaj vojindikaj tabuloj ĉie en la urbo. La solena Inaŭguro okazis en la sama teatro kie la UK en 1905. De la sama podio kie antaŭe staris Zamenhof nun parkere kaj aktorprofesie estis ripetita lia fama parolado kun la Preĝo sub Verda Standardo. Krome paroladis reprezentantoj de Esperanto-asocioj, de la urbo Bulonjo kaj ties ĉirkaŭaĵo, de la ŝtato Pollando kaj aliaj instancoj. Poste la partoprenantoj gvidataj de la urba muzikistaro laŭ sunbrilaj stratoj gaje defilis al la Placo Zamenhof, kie situas busto de L.L. Z. Tie ili omaĝis al la iniciatinto de Esperanto kaj al esperantistoj mortintaj pro deportado. Pri la pasintaĵoj kaj nuno intime kaj kortuŝe paroladis S-ro Zaleski-Zamenhof kaj la Prezidanto de la Organiza Komitato. La urbestro invitis ĉiujn al la urbodomo. La prelegoj dum Bulonjo 2005 ne malmultis. Abunda kaj valora estis la programo. Ĉiu prelego, spektaklo kaj ekskurso meritus sian propran alineon. Por la organizantoj tio certe signifas plurjaran obstinan kaj sindonan laboradon. Iliajn nomojn mi ne mencias, ĉar tio plilongigus vian legadon ĝis laco. Speciala danko iru tamen al la urbo Boulogne pro la disponigitaj ejoj, teknikistoj, muzikistaro, helpantoj kaj sekureco. Dumkongrese utile libroservis SAT kaj UEA. Honore al la renkontiĝo eldoniĝis komiksa traduko, Tinĉjo en Tibeto, danke al nordfrancaj esperantistoj. Vinil aĉetebligis sian imponan stokon kaj ĉe la vendotablo ofte aŭdiĝis zumado de novaj kaj malnovaj melodioj. Junularo vendadis manĝetaĵojn kaj trinkaĵojn en la kongresejo. Okazis ankaŭ ekzamenoj de la Franca Esperanto-Instituto pri praktika lernado kaj kapableco. La Renkontiĝo 2005 ne komponis Bulonjan Deklaracion, ĉar ĝi ja estis eldonita jam antaŭ cent jaroj. Post sinkretisma pridiskutado aperis tamen Rekomendaro, kiun - aŭ kies francan tradukon - ankaŭ la urbestraro de Boulogne unuanime akceptis. Post la solena Fermo kaj la bon-etosa bankedo ĉirkaŭ duono el la kongresanoj tutmerkrede ekskursis en sudorienta Anglio laŭ la paŝoj de Zamenhof. La ekskursadon helpis la Brita E-Asocio sed malhelpis nebula markola printemp-vetero. Pro la pintturisma Paska sezono kaj la neplistreĉebleco de la konstruaĵoj, pro monaj kaj vizaj problemoj ne ĉiuj aliĝemuloj povis partopreni la kongreson, sed por tiuj kiuj povis veni al bulonja renkontiĝo restos unika evento en Esperantujo kaj ties historio. "En ĉiu kongreso okazas mirakletoj," prikomentis iu kongresanino. Saliko Finnlando
|
|
|