• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-20 08:57:50    
Ma Kadan: Silueto sub Antikva Arbo

CRI
Unu arbo, unu homo.
La arbo, antikva, en ĝira angulo de parko. Ĝiaj folioj, malfreŝece verdaj; ĝia ŝelo, raspa kaj malglata; ĝia trunko, kurba kaj veruka. La plej granda gajlo, jam krevinta centre, sekeca kaj kava, kvazaǔ buŝo ne enhavanta dentojn.
La homo, olda, staranta ĉe la antikva arbo. La hararo, arĝenta, flirtanta; la vizaĝo, plenplena de kruciĝintaj faltoj; la korpo, ĝiba kaj apogata per lambastono tenata per la liva mano plena de elstaraj tendenoj; la dekstra mano, same raspa kaj tendenplena, metita ĝuste sur la sekeca gajlo de la arba trunko.
De tago al tago, jam plurajn diurnojn, kiam la suno estis subiranta, preterpasante mi ne povis ne vidi tiun antikvan arbon kaj tiun maljunan homon. La lasta sunbrilo falis sur la arbon kaj la homon. En krepusko, sub la ĉielo, ĉiam tia sceno – la antikva arbo, la olda homo, la subiranta suno...
Ĉion mi jam vidis en la foro. Mi rigardis ilin, kaj rigardis, kaj ne priskribebla korŝiteco vibris en mia organismo. Kion tia bildo signifas? Vesperas la ĉielo, vesperas la arbo, vesperas la homo, vesperas la vivo. Ĉio fandiĝas en tian vesperon. De la vespero baldaǔ forglutotaj la ĉielo, arbo kaj homo, en ĉi krepuska momento, ne atendite, tiom harmonias, tiel konkordas – la homo kaj naturo, lasantaj eternan silueton.
Mi ofte frontis al tia silueto, ne kuraĝante proksimiĝi. Ĉu mi ne perdus el la koro tiel emocian silueton sub la antikva arbo por ĉiam, se mi paŝus al ĝi, se mi informiĝus pri ĉio de la olda homo, se mi penetrus en ĉiom da sekretoj?
Starante malproksime, mi gapis. Jen la olda homo kaj antikva arbo, kroĉiĝantaj unu al la alia, farbiĝas brile en la sin retirantaj radioj de la suno. Iu venas. La maljuna homo deturnas la kapon; tiu foriras, la olda homo denove turnas sian kapon al la gajla trunko. Blovas vespera vento, taǔzanta la blankajn harojn de la maljuna homo kaj susuriganta la foliojn. Kial la ĵus preterpasinta ulo ne atentis ĉi tian silueton?
Mi ne povis plu regi min. Mi paŝis al la maljuna homo kaj la antikva arbo. Jam sentinte mian proksimiĝon, la olda homo, anstataǔ min rigardi, fiksis al la foro siajn nebulecajn okulojn. Post longa tempo la olda homo returnis sin al la arbo, kun la araneaĵa vizaĝo rekte al la gajlo. Dume mi rimarkis, ke la lipoj de la maljuna homo senĉese moviĝas...
Jen la antikva arbo kaj la olda virino; jen ŝia magra buŝo kaj sensuka faǔko de la arbo – en la dinamika vivo kaj la statika. Kia interfluo? Kia!