• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-20 09:47:29    
Progresas konstruado de akvoutiligo kaj medio de la jangzi-rivera baseno

cri
Antaŭ nelonge akceptante intervjuon ĉina oficisto pri akvoutiligo kaj mediprotekto esprimis, ke post kiam okazis inunda katastrofo de la jangzi-rivera baseno en 1998, la centra kaj lokaj registaroj de Ĉinio jam alprenis multajn rimedojn kaj senĉese grandigas jungadon al la baseno. Nun multe progresas konstruado de akvoutiligaj instalaĵoj, ekologia medio kaj protektado de akva riĉfonto.

Jangzi-rivero kun longeco de pli ol 6 300 kilometroj kaj la basena areo de 1, 8 miliono da kvadrataj kilometroj estas la plej longa rivero en Ĉinio. Ĝi trafluas Qinghai, Sichuan, Jiangsu, Ŝanhajon kaj aliaj sume pli ol dek provincojn kaj metropolojn, kaj en la basena regiono vivas pli ol 400 milionoj da loĝantoj, tie estas la grava ekonomia regiono kaj strategia okvafonto de Ĉinio.

Delonge garantii kontraŭinundan sekurecon estas afero multe zorgata de ĉinaj diversnivelaj registaroj. Endanĝerigo al bordaj loĝantoj fare de jangzi-rivera inundo ekzistas jam pli ol mil jarojn. De la mezo de la lasta jarcento en Jangzi-rivero dufoje okazis granda inundo, precipe tiu en 1998 kaŭzis rektan ekonomian damaĝon de 250 miliardoj da juanoj. Por reguligi la riveron la ĉina registaro alprenis multajn efikajn rimedojn. Wang Shucheng, ĉina ministro pri akvoutiligo, diris, "Post fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949, en la jangzi-rivera baseno Ĉinio plejparte finkonstruis ampleksan kontraŭinundan sistemon konsistantan el digoj, akvokonservejoj, inundakvaj defluejoj kaj tenadejoj, jungado de riveroj kaj aliaj nekonstruaj rimedoj, tial oni efike malpezigis la damaĝon al popolanoj, kaŭzitan de inunda katastrofo."

En la lastaj jaroj, precipe post la inundo en 1998, ĉina reguligado al la jangzi-rivera baseno havas novan ŝanĝon. Krom solidigo de riverdigoj, konstruado de baraĵoj, oni ankaŭ konstruis pli multajn elirajn kanalojn por inundo de la jangzi-rivera baseno pere de redono de agro al lagoj.

Plifortigi protektadon de akva riĉfonto de la jangzi-rivera baseno estas ankoraŭ grava laboro. La jangzi-rivera baseno estas ekonomia progresa regiono de Ĉinio kun densaj loĝantoj. Pro industriaj poluciaĵoj kaj multe da ellaso de hejma kloakaĵo, akvopolucia reguligado de la jangzi-riveraj akvo-ampleksoj delonge troviĝas pli malsupre ol la mezkvanta nivelo de Ĉinio, precipe la traktada efiko de urba kloakaĵo estas malalta, tio jam alportis al pli ol 500 akvotirejoj ĉe Jangzi-rivero polucian influon.

Raportisto informiĝis, ke nun ĉinaj mediprotektaj fakoj jam alprenis pozitivajn rimedojn, per protektado kaj reguligado de akvoriĉfonto en la akvorezervejo Tri Gorĝoj, fonta regiono de la suda akvo al nordo, riveraj elirejoj kaj aliaj ŝlosilaj regionoj, oni establos kaj plibonigos regan sistemon de la ellasa kvanto de kloakaĵo kaj prenan sistemon de kloakaĵa ellaso al riveroj, por garantii trinkakvan sekurecon de la loĝantoj. Krome, koncernaj fakoj plifortigos ankaŭ median monitoradon, funkciigos realatempan monitoradon al gravaj akvo-ampleksoj, kaj establos urĝan sistemon por subita akvopolucio de la tuta baseno.

En la lastaj jaroj la ĉina registaro ankaŭ pligrandigis mediprotektadon de la baseno. Sinjorino Wang Jirong, vicdirektoro de la ĉina Ŝtata Mediprotekta Administracio, diris, "Internacia sperto atestas, ke moderna administrado pri basena akvomedio povas sin fandi en decidon pri la ekonomia, socia disvolvo kaj daŭrigebla disvolvo de medio. La ĉina registaro prenos la metodon de Eŭropo, Usono kaj aliaj evoluintaj landoj kiel referencon, kaj esploros establon de la regiona kontrola mekanismo, por kunordigi kaj kontroli median problemon, transregionan kaj transbasenan."