• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-01 16:32:19    
Popularmuziko de Vittula: Esperanto plenumas sian rolon – ankaŭ en filmo!

cri
En la libro Popularmusik fran Vittula de Mikael Niemi, en finna traduko Populaarimusiikkia Vittulajankalta, Niila, silenta knabo de la norda forgesita vilaĝo, subite ekparolas en Esperanto. La interpretistino de la fora afrika gasto subite malsaniĝas. En la preĝejo neniu scias aliajn lingvojn, sed fine la gasto provas per Esperanto. Tiam Niila sin anoncas. Li estas la savanto, same esperanto. Tiu fascina libro vekis ne nur intereson pri la nordaj partoj de Svedio, kiuj nun pro la libro ricevas multajn vizitantojn. Ĝi ankaŭ donis tuŝon de Esperanto al siaj multegaj legantoj.
Ĉiu leganto trovas en tiu libro aparte karajn erojn. Evidente la preĝeja sceno estas aparte signifa por la Esperanto-parolantoj. Kun scivolemo mi iris rigardi la filmon. Ĉu kaj kiel Esperanto aperos? Rezultis nenia elreviĝo. Esperanto ludas bele ĉarman rolon. Ni Esperanto-parolantoj eĉ havas apartajn okazojn ridi. La situacio en kiu Niila lernas Esperanton estas pli klara en la filmo ol en la libro. "Kiel vi fartas?" demandis la radio. La saman frazon Niila povas reuzi ankaŭ en la preĝejo.
Al la realigo de la Esperantolingvaj partoj kontribuis esperantistoj diversmaniere. Interalie Leif Nordenstorm, redaktoro de La Esperanto, la organo de Sveda Esperanto-Federacio, rakontas ke li, dum la UK en Gotenburgo, pere de sia poŝtelefono helpis la aktorojn pri la elparolo!
Roland Lindblom en la informilo La Hirundo, novembro 2004, donis pliajn informojn:
"En junio iu telefonis al SEF kaj petis helpon. Ili bezonas virinan voĉon, belan. Mi tuj pensis pri Natalia Gerlach – konata kiel kantistino kun Ĵomart. Oni kontaktis ŝin kaj jam postan tagon ŝi vizitis la filmteamon. En la filmo, kaj en la libro, oni ricevas klarigon kial la knabo Niila povas paroli Esperanton. Li sekvis radio-kurson, kaj en la filmo ni aŭdas la voĉon de Natalia.
Je la fino de la filmo aperas amaso da nomoj, artistoj kaj helpantoj. Tie ankaŭ aperas nomo de alia esperantistino – Anna-Maria Lange el Lundi. Ŝi jam frue havis kontakton kun la verkisto Niemi, kaj poste kun la filmteamo.
Ni esperantistoj povas ĝoji pro la mencio de Esperanto kaj ni eble povas atendi ke Mikael Niemi iom lernos la lingvon, almenaŭ iomete, ĉar li aĉetis lernolibron ĉe la Esperanta librostando en Bokmassan en Gotenburgo."
La filmo premieris en Pajala la 24-an de septembro kaj en Finnlando la 8-an de oktobro 2004. En Svedio ĝi allogis pli ol 300 000 personojn al kinejo, en Finnlando 100 000. La filmo estas ankaŭ luebla kaj aĉetebla kiel videofilmo (VHS kaj DVD). La filmo partoprenos en la Berlina filmfestivalo, 10-12 februaro, la konkurskategorion junulara filmo. En la angla ĝi ricevis la nomon Popular Music.