|
|
(GMT+08:00)
2005-06-01 16:35:22
|
|
Lernu kaj ĝuu en Valamo
cri
Jam la sesan fojon eblas lerni Esperanton en la monaĥeja atmosfero en orienta Finnlando. Vin atendas komence de julio belega naturo, bonhumoraj kaj bonkoraj homoj kaj travivaĵoj pere de Esperanto. Venu ankaŭ vi kiu ankoraŭ ne spertis la miraklan etoson. Kaj same bonvenaj estas kompreneble, vi, kiuj jam iam partoprenis la aranĝon. Kursoniveloj Ĉiutage estos instruado ĉirkaŭ 5 horojn. Tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas la lingvon komencas lernadon de la unuaj aferoj. Aliaj profundigos sian lingvoscion pere de la daŭriga kurso dum kiu spertuloj povas helpi la novulojn. Vi kiuj jam scipovas la lingvon diskutos, aktoros, legos artikolojn kaj resumos ilin, aŭskultos/faros prelegetojn ktp. Je via dispono estos du spertaj instruistoj kaj la kursogvidanto. Varia programo Posttagmeze kaj vespere estos ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo. Vespere estos komuna programo kun prelegetoj, kunkantado, kunludado, muzikado, saŭnumado en vera fumsaŭno ĉe lago, manĝado. Ĉio tio en trankvila etoso de la monaĥejo: laŭvole eblos al vi viziti ortodoksan diservon en belegaj preĝejoj. La kursosemajno: 4. – 8. 7. 2005. la kurso komenciĝas lunde, la 4-an de julio, sed eblas alveni jam dimanĉe vespere. La loko: Popola Instituto de Valamo. Orienta Finnlando. Instruistoj Atilio Orellana Rojas el Nederlando/Argentino kaj Raita Pyhala el Finnlando. Kursogvidanto: Tiina Oittinen.
|
|
|