• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-02 08:45:31    
He Dachao: Surmonte

CRI
Estis multe da ruĝbrikaj domoj sur la Leona Monto de Chengdu (la ĉefurbo de la sudokcidenta provinco Sichuan). Poste oni malkonstruis iujn el ili kaj kalke blankigis aliajn. Por ĉiam for la monotona ruĝo.
Du jarojn iam mi loĝis en unu el la ruĝbrikaj domoj. En la 4-a etaĝo. Tiam altaj arboj ŝirmis la domon. Matene, aǔdinte sonorilajn sonojn, mi ellitiĝis; vespere, la sama sonorilado urĝis mian enlitiĝon. Kutime regis silento ĝis ekstremeco. Tiam apenaǔ aǔdiĝis birdaj pepoj kaj arbofoliaj susuroj, kiuj iel atestis vivecon sur la monto.
Longatempe mi fermis min en ĉambro, por legi libron aǔ verki ion. La ĉambro havis du fenestrojn, nordan kaj sudan. En paǔzoj mi paŝadis de tiu fenestro al la alia, dum miaj okuloj pleniĝis de verda ombro de antikvaj arboj. Subite mia rigardo trafis tion, ke iuj moviĝas malantaǔ la arboj kaj kelkaj infanoj tie petolas. Sed ili ŝajnis tre malproksimaj pro la arboj. Ofte okazis, ke post vespera manĝo mi, malferminte la pordon, min donis al promenado sub la arboj. Kaj pli poste, al harda kurado.
Foje mi, reveninte post kurado, vidis arbeton, home malaltan kaj elpuŝontan longajn florojn, sur kiujn teretaĝa lampolumo sin verŝis. Mi fine rekonis, ke ili estas orkidaj floroj. Tiuvespere mi klavis en komputilon la frazon, "Mi tre ĝojas, ke mi vidis orkidon floranta."
Matene de la sekva tago, kroĉite en balkono, mi ŝovis la kapon tien por trovi la orkidon. Ho ve, kie ĝi? Kie?! Ĉu miraĝo aǔ halucino en la hieraǔa nokto? Ne, sed efekto de lumo povanta diversaflanke reliefigi arbon aǔ eĉ solan floron.
Venis somero, sekvate de vento kaj pluvo. En pli ol 2 monatoj la somera pluvo daǔris, iam forte, iam milde, ĝis aǔtuno alproksimiĝis. Iom malpli proksime al la domo, en kiu mi loĝis, staris maljuna arbo ne konata de mi kaj ne havanta trunkon, kun multaj branĉoj kaj branĉetoj kiuj, disetenditaj ĝis la tero kaj kovrataj de sennombraj folioj, tegitaj de malhela koloro, ĉiujare aperantaj kaj, apenaǔ renaskitaj, jam aspektantaj tiom maljunaj kiom la arbo mem, estis kvazaǔ vilaj brakoj kun skeletaj kaj longaj fingroj provantaj sin ŝovi en la teron. En aǔtuna pluvo la maljuna arbo ekfloris, kun petaloj flavaj, kvazaǔ rompitaj, pene sin elŝovintaj el sub la folioj, kaj baldaǔ falintaj sur la teron. En iu tago mi surpaŝis la petalan tapiŝon, tiam aromo penetradis tra mia nazo, ebriige kaj delice. Al kiu speco ĉi tiu arbo apartenas? Mi min demandis.
Foje amiko min vizitis. Ni ambaǔ trinkis teon, sidante en la balkono. Subite li kriis, "kiel bone ĝi floras!"
"Kiu?"
"Jen, tiu ora osmanto!