• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-09 08:28:45    
Liu Xinwu: "Kie Via Filo?"

CRI
Frumatene, ofte tiun demandon faras kelkaj maljunaj homoj en skvaro.
La filo, bofilino kaj nepino de Qin estas en Usono. Rememorante ion el la pasinteco, koncernan al la filo, Qin kaj lia edzino intence grumblas unu kontraǔ la alia. Tamen feliĉon oni povas ne nur legi sur iliaj vizaĝoj, sed ankaǔ percepti el la reciproka plendado. Ankaǔ fieron kaj ĝojon. Antaǔ 4 jaroj ili vizitis la trion kaj restis duonan jaron en Usono. Qin diris, ke lia nepino jam preskaǔ tute forgesis la ĉinan lingvon.
Aǔdinte la demandon, Xiao klakas per la manoj kaj rakontas ion interesan pri sia "filo". Ŝi mem jam kurbiĝas pro rido, antaǔ ol la ĉeestantoj komprenas, pri kio temas. Fakte Xiao estas maljuna virgulino. Brilaj jaroj forsvenis, sed feliĉo alvenis. Ŝi loĝas en nova apartamento, vasta kaj bela. Antaǔ 5 jaroj ŝi aĉetis bonspecian hundidon – jen ŝia "filo", ege dorlotata. La plej nova interesaĵo pri la "filo" estas, ke hieraǔ vespere ŝi banis la filon per novmarka sapo, donanta multan ŝaǔmon – la filo etendis la antaǔajn "manojn" por kapti la "balonetojn" kaj "pilketojn", kiuj dume eskapis fluge sur la vizaĝon kaj bruston de Xiao, kaj tiam la "filo" sin ĵetis en ŝian sinon por konkeri la forkurantojn. Parolante ŝi gestadas kaj eĉ ludas la rolon de la hundido. Prezento viva kaj vigla. Kiu povas kredi, ke ŝi aĝas jam pli ol 70 jarojn?
Oni titolas lin Hu-ĉefo. De kie la ĉefeco de ĉi tiu 80-jarulo? Antaǔ pli ol 10 jaroj li oficis kiel ĉefredaktoro, elbakinta almenaǔ trionan grocon da kapablaj daǔrigantoj. Ankaǔ lia filo estas redaktisto, jam tre fama, kaj kumule recenzisto kaj raportaĵisto. Qin, Xiao kaj aliaj ofte informas Hu-ĉefon, ke ili denove legis verkon de lia filo en gazeto aǔ ĵurnalo. Iliaj vortoj entenas admiron, "Kie via filo?" "Kian monumenton via respektinda filo publikigis lastatempe?" "En kiu ŝtatnivela juĝkomisiono li partonprenis?"... Ne povante kaŝi fieron kaj plezuron, Hu-ĉefo ĉiam respondas kun modesteco en la nomo de la filo.
"Kie via filo?" ĉi demando plej plaĉas al sinjorino Gao. Kaj en ĉiu printempo ŝi redemandas, "Ĉu mi donu unu el miaj filetoj al vi?" Kio do? Jen, en la mezaĝeco perdinte la edzon ŝi, havanta nek filinon nek filon, ne reedziniĝas. Antaǔ 10 jaroj ŝi porofice veturis al Sichuan (sudokcidenta provinco) kaj vizitis bambuan vilaĝon. Revenante ŝi kunportis poton da bambuidoj. Ŝi metis ilin en balkonon. Ekster ŝia atendo, ili kreskis. Ja mirakle! Kaj la poto krevis. Ŝi dividis ilin en multe pli grandajn vazojn. De tiam ŝi ameme traktas ilin kvazaǔ siajn filojn, tre prosperajn.