• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-16 08:21:06    
Chi Zijian: Kiel Tempo Iras?

CRI
En la infaneco mi plej amis rigardi horloĝon, eĉ ĝin adoris, sciante, ke ĝi regas la tempon. Tik tak, tik tak, tio estas ordono al homoj, kiuj devas, obee al ĝi, fari ion. En difinita horo ni devas ellitiĝi. Jam tempas fari interlecionan gimnastikon. Jen venas la horo por enlitiĝo, urĝas la gepatroj. Malgraǔ tio, ke ni ne sufiĉe dormis aǔ volis ankoraǔ ludi en lunaj briloj, ni ne povis malobei la gepatrojn, kies riproĉo kaj rapidigaj vokoj rezultiĝis fakte el la horloĝa montrado. "Jam kioma horo, sed vi ne volas ellitiĝi!" "Rigardu mem, kioma horo estas! Ne petolu plu! Rapide eniru por dormo!" Kaj tiam mi sentis, ke la pendanta horloĝo estas senkompata maljunulaĉo, kiu frapas nian kapon per longa pipo; kaj tre tre volis renversi la obstinan kaj kruelan horloĝon sur la plankon, por ke ĝi ne iru plu. En mia imago horloĝo estis familiestro ne videbla, sed rigora kaj rigidmora. Eble nur unu fojon ĝi estis milda: en la lasta vespero de jaro – ĉiu el ĝiaj paŝoj portis al ni ĝojon kaj ni povis, tenante lanternon, senbride nin amuzi en neĝo; povis meznokte, post ĝia horbato je la 12-a (24-a), ricevi jarŝanĝan monon pakitan en ruĝa papero. Tiam mi tre inklinis fari kelkajn ruliĝojn en la neĝo konsciante, ke mi povas aĉeti bombonojn.
Tiam mi naive imagis, ke la tempo estas metita per paro da grandaj manoj en la horloĝon. Mi tute ne opiniis, ke horloĝo estas aparato. Havante nevideblajn piedojn, la tempo iras tamen per stabilaj paŝoj, ĉiam atenteme, neniom haste, nek malvigle. Ĝi ne malrapidigas la paŝojn pro allogo de bela pejzaĝo ekster fenestro, ĝenate nek de birda kantado nek de flora aromo. Ĝi ne timeme forkuras pro furiozado de norda vento, nek pro neĝego. Unuvorte, ĝiaj piedoj plej kapablas en la mondo rezisti al ĉia sorĉo. Mi ŝatas aǔskulti ĝian marŝadon, tiel ritme, ke la tutaj sonoj formas la plej dolĉan lulkanton.
Brakhorloĝo jam populariĝis, kiam mi estis vizitanta mezgradan lernejon. Kaj mi perceptis, ke la tempo sin kaŝas en malgranda ronda peco. Sed ĝi dancas sur nia pojno, tre silente, neniom kiel en horloĝo surmure pendanta: Tik tak, tik tak! Agrable kaj orelplaĉe en la paŝado. Tial mi sentis misterecon de la tempo en brakhorloĝo. Tia tempo perdis aǔtoritatecon. Mi do apenaǔ ĝin respektis. Ekzemple, jam tempis aǔskulti lecionon, tamen mi malrapidis je kelkaj minutoj eniĝi klasĉambron.
Poste la vivo fariĝis riĉa. Nun la tempo havas multe da loĝejoj, ekzemple en koliera pendaĵo, ke la tempo harmonie saltu kun la koro; en surtabla kalendaro, ke la tempo konformu al leviĝo de folioj; en ludilo, ke la tempo havu nuancon de ludo; en komputilo kaj mobilo (poŝtelefono), ke la tempo la unua karesu niajn pupilojn... Ho, tempo, tempo, kiel vi iras nun, en la moderna epoko? Ankoraǔ kiamaniere?