• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-23 07:56:34    
Lin Xi: Testudo

CRI
Tiutage mi grimpis sur monton por promeni. Mi vidis iun vendi testudojn. Scivolo haltigis min antaǔ li, kiu klopodis oferti almenaǔ unu al mi, klarigante, ke testudo estas aspekte modesta sed karaktere majesta, delonge simbolo de longa vivo. Iom pensinte, mi aĉetis testudon.
Reveninte hejmen, mi ĝin elsakigis kaj metis sur la plankon. Eble pro fremdeco, eble pro timo, ĝi sin kroĉis al la planko, kun la kapo enŝovita. Kaǔrinte mi palpis ĝian kirason kaj simpatie diris:
"Jen via hejmo, etuleto!"
Post longa tempo ĝi elpuŝis la kapeton, ĵetis rigardon al mi kaj malrapide rampis en angulon. Mi eksentis varmon en la koro. De tiam ni kunestis tagnokte. Mi ekpensis doni nomon al ĝi. Daǔris cerbumado. "Jiujiu" (Longe-longe), tre bone, ĝi ja havas longan vivon.
Laǔ konsilo de la vendinto, en ĉiu dua tago mi metis la testudon en kuvon kaj banis ĝin en varmeta akvo, ke ĝi ellasu ekskrementon kaj puriĝu. Ĉiutage ĝi nutris sin tre malmulte; unu folio de legomo sufiĉis al ĝi por pluraj tagoj. Ĝi estis tre obeema kaj neniam laǔplaĉe sin movis ien ajn. Ĝi ĉiam restis en angulo, apenaǔ sentigante sian ekziston. En libera tempo mi kuris en ĝian ĉambron, levis ĝin el la sama angulo kaj ludis kun ĝi. Mi eĉ babilis kun ĝi, dume ĝi tre atente aǔskultis, kvazaǔ ĝi komprenus miajn vortojn. Ni do pli kaj pli intimiĝis, kaj ĝi jam kuraĝis elanguliĝi kaj, haltante en la centro de la ĉambro, turnis sian rigardon jen ĉi tien jen tien. Fine ĝi rampis en alian angulon.
En la 7 ferioj de la Nacia Festo, mia amiko invitis min al insulo. Mi ekmaltrankviliĝis por la etuleto. Mi pensis sendi ĝin al miaj gepatroj. Ne, ĝi fariĝus mallibera, se ili metus ĝin en sitelon aǔ tinon! Lasu! Restu, mia kara, kaj gardu nian pensionon! Antaǔ ol foriri, mi metis 2 brasikajn foliojn, freŝajn kaj jam lavitajn, antaǔ ĝian neston. La folioj kuŝis orde en telero. Post momento mi verŝis akvon en la teleron, por ke la folioj restu freŝaj. Fine mi fermis ĝian ĉambron, lasante fendon.
Post unu semajno mi revenis kaj, spite al laco, kuris rekte en ĝian ĉambron. La pordo estis duone malfermita. Kie mia etuleto? "Jiujiu! Jiujiu!" Ĝin vokante, mi faris traserĉadon, en salono, mia ĉambro, kuirejo, necesejo... Pasis preskaǔ unu horo. Strange! Kie ĝi? Mi ja ŝlosis la pordon de la apartamento. Duafoje mi serĉis ĝin. Oni ĝin forŝtelis? Ne eble! Kial sole ĝin, se nenio alia perdiĝis? Mi kolapsis sur la plankon. Eksentinte sufokecon, mi pene levis min kaj paŝis al balkono, por min iom refreŝigi kaj resobrigi.
Ha, Jiujiu! Vi estas ĉi tie! Vi sopiras al viaj gepatroj, kaj pro tio vi ŝovas vin en la balkonon? Bone, morgaǔ mi lasu vin reiri en la naturon, vian veran hejmon.