• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-30 07:58:48    
Chu Ming: Valentena Tago

CRI
En tiu jaro –ĝuste en kiu, mi ne povas rememori pro maljuneco. Sed la tagon mi ne forgesis. Al mi en la koro eterne restas telefona tintado, aǔdigita nokte de la 14-a de februaro de tiu jaro...
Fininte ĉion mi pretas forlasi skribotablon kaj enlitiĝi. Sed min residigas subitaj sonoj de tintilo de telefono, kuŝanta sur la tablo. Kiu do, jam nokte? Mi levas la aǔdilon. "Halo?" Sekve mi aǔdas mian nomon. Vira voĉo, iom basa, fremda, tamen ŝajne konata.
"Ĉu vi ankoraǔ memoras min?" li demandas.
"Pardonon! Mi... mi iom rememoru! Sed... sed diru, diru ankoraǔ kelkajn frazojn, helpe al mia rememorado!"
"Ĝojon kaj feliĉon en la tago de Valenteno!"
Mi forte surpriziĝas. "Kiu vi estas? Kial vi faras tian ŝercon?"
"Ĉu dece en ĉi tia tago? Kaj vi vere jam forgesis la arkitekton, kiu senĉese skribis amleterojn al vi?!"
La paseoj kirliĝas kiel fumo kaj nubo en mia kapo. Subite antaǔ miaj okuloj aperas figuro longa kaj iom ŝika. Mi provas, "Vi estas Li You?"
Li laǔte krias, certe pro emociiĝo, "Mi ja certas, ke vi ne povas min forgesi. Nu, mi solene deklaru, ke vi estas mia eterna amatino, almenaǔ en la koro. Mi deziras al vi sanon kaj plezuron en ĉiu tago!"
Mi ekmutas, fiksante rigardon al surtabla kalendaro. Jen la 14-a de februaro. Post la reformado kaj malfemro junaj ĉinoj enkondukis tian tagon, tagon de geamantoj. Tia tago fakte neniom koncernas min, jam maljunan. Tamen ĝuste en tia tago mi ricevas bondeziron el malproksimo!
Ho, Li You kiu, en la juneco, ĉasadis min per sennombraj poemoj spite al tio, ke mi jam havis fianĉon. Kia bravo! Sed antaǔ longe mi jam forgesis lin. Kaj pasis dekoj da jaroj, en kiuj li plurfoje vizitis aliajn landojn kaj faris kelkajn transloĝiĝojn. Dume iris nenioma korespondado. Antaǔ kelkaj jaroj mi aǔdis, ke li edziĝis al plaĉa knabino, kies infannomo estas Yangyang.
Hodiaǔ li subite telefonas al mi, ĝuste en tiu ĉi eksterordinara tago, precipe en profunda nokto, kiam ĉi tia tago estas baldaǔ forpasonta, kio min ne nur surprizas, sed ankaǔ tiom kortuŝas, ke mi povas diri neniun vorton. Kiom da tiaj viroj, precipe tre ĉarmaj kaj talentaj, ekzistas en la mondo, kiuj ankoraǔ kare memoras inon kiun ili en la juneco ĉasadis tamen neniel gajnis?
Post kelkasekunda silento, eble pro zorgemo, aǔ por forturni la temon, mi demandas, "Kie Yangyang? Vi ŝtele telefonas por vin distri ĝuste kiam policano momente forestas?"
Aǔdiĝas dolĉa voĉo de virino ĉe la alia flanko de la telefono, "Ne policano, sed la protektata Yangyang."
"Yangyang, saluton!" Mi ridas. "Mi ja ne atendis, ke vi ĉeestas. Ha ha!"
Sekve ŝi rakontas, ke reveninte hejmen ŝi ne nur vidis tablon da bongustaj pladoj sed ankaǔ aǔdis, ja 1-afoje, "Ĝojon en la tago de Valenteno!" Ili longe manĝis, rememorante la paseojn, subite min, kaj provis informiĝi pri mia telefona numero kaj... Kaj mi forte larmas.