• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-30 16:45:50    
Kreo de miraklo en 50 tagoj (foto)

cri

Antaŭtagmeze de la 15-a de junio, en vilaĝo Yangcun de la urbo Tianjin de meznorda Ĉinio. Sub blua ĉielo, aviada prezenta grupo "8.1" de la ĉina aerarmeo, kiu unuafoje publike aperis kun remuntitaj novaj batalaviadiloj, gajnis altan takson de 69 armeaj ataŝeoj de la fremdlanda armea ataŝearo en Ĉinio, per 21 belaj kaj aventurplenaj specialaj aerobatikoj plenumitaj en 25 minutoj.

"La nova batalaviadilo estas pli progresema, nia prezentado estas pli mirinda pro tio." Vizaĝe al varma aplaŭdo de armeaj ataŝeoj, Li Qiu, kiu apenaŭ eliris el la aviadilo, ekscitite diris.

Li Qiu, kiu estas speciala piloto kun 3200-hora aviada rekordo, estas estro de la prezenta grupo. Parolante pri la nova batalaviadilo remuntita antaŭ 50 tagoj, li diris: "Tio estas plej nova tipo inter batalaviadiloj de eksterma serio 7, esplorita kaj produktita de nia lando, por adapti al bezono de la aviada prezentado, oni aparte faris remunton."

"Aviada prezentado ne nur estas aviada aktivado plena de ekscito kaj risko, sed ankaŭ estas nesuperita rito de malferma lando kaj forta armeo." Li Qiu diris, "Ĉiufoja remunto estas granda stimulo al pilotoj kaj ankaŭ altiĝo al nia kapablo."

En la 25-a de aprilo ĉijare, la aviada prezenta grupo "8.1" finis remunton kaj unuafoje aviadis en la 29-a de aprilo. Dum nur 50 tagoj, Li Qiu kaj liaj kolegoj plenumis procezon de remunto al publika aviada prezento kaj kreis mikralon en la monda speciala aerobatika historio.

Post la miraklo, krom spertoj kaj teknikoj akumulitaj de ĉinaj specialteknikaj pilotoj en longa tempo, ili ankaŭ pagis neimagelajn penigon kaj ŝviton.

Li Qiu gajnis dekojn da militmeritaj medaloj, li diris, ke en la prezenta grupo, post ĉiuj medaloj de ĉiuj membroj kaŝas serio da animskuaj rakontoj. Ĝis nun, la aviada prezenta grupo "8.1" faris centojn da aviadaj prezentoj al delegacioj de pli ol 100 landoj kaj regionoj, la sukcesa proporcio estas 100%, tio estas ununura en la mondo, ĝuste pro tio la aviada prezenta grupo "8.1" fariĝis unu el la plej bonaj aerobatik-prezentaj grupoj en la mondo.

Krom adapto al novtipaj batalaviadiloj, Li Qiu kaj aliaj malnovaj membroj ankaŭ prenis taskon pri trejnado kaj kulturado de novaj membroj, ili helpis novulojn el diversaj trupoj de la aerarmeo senĉese altigi nivelon de kondukado kaj regado de prezenta batalaviadilo. Li Qiu konigis, ke post longetempa kunlaboro, la membroj de la prezenta grupo atingis altan animan akordon, tio ankaŭ estas unu el kialoj, pro kiuj la aviada prezenta grupo "8.1" ne havis prezentan akcidenton en dekoj da jaroj post la fondiĝo.

Tiuj scenoj tre aventurplenaj laŭ spektantoj rezultis el milfaoja ekzercitado de Li Qiu kaj liaj kolegoj. La trejna kriterio estas pli alta ol tiu en prezentado. Ekzemple en la prezentado, la interspaco de aviadiloj estas 5 metroj, tamen tio en ĉiutaga trejnado estas 3 metroj.

Kun novaj flugiloj, Li Qiu memfide diris: "La streĉa prezentado nur estas malstreĉa kutima trejnado por ni."