• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-08 08:19:45    
Bao Chang: Persikaj Floroj

CRI
Li venis, en iu tago de marto, kiam persikaj arboj estis florantaj.
Sonĝo lin trafis, ankaǔ en persikafloriga marto:
Pompas la persikaj floroj kaj profundas la korto; la tutan tagon nur kelkaj homoj envenas aǔ eliras. Petaloj milde kisas la teron.
Tiu vizaĝo tre similas persikan floron. Ĝi ofte ruĝiĝas pro pudoro. Nigraj tolŝuoj, blankaj fadenŝtrumpoj kaj simpla robo farita el blua ŝtofo. Kiu? Tiu scias nur labori. Tiu ĉiam laboras, kun la kapo klinita.
Tro antikvas la muroj, plenaj de malhele verdaj hederoj. Tro aĝas ankaǔ la ĉambroj, kies traboj kaj kolonoj jam preskaǔ tute nudas pro disfalo de lako. Restas klara nur la versoduo:
Oldeco la drinkadon ja neniom ĝenas;
poemoj novaj, spite al malsan', alvenas.
Vere maljunas la misfartulo. 70 printempoj kaŝiĝas en la blanka barbo. Kaj vino forgesigas al li ĉion – studadon en la Orienta Maro 1), leviĝon el Wuchang 2), stelaron kaj prujnon en la Nordeniĝa Ekspedicio 3) kaj fajregon de la Interna Milito 4). Alkoholaĵo ankaǔ verŝas al li indignon kontraǔ ĉio – malpaco inter la edzino kaj kromedzino, malrespekto de la gefiloj kaj malfacilo de la hejmo.
Sole la persikaj floroj povas lin resobrigi el la drinkado. Li amas persikan floron, ĉiam kiel la filinon kiun li ricevis en la oldeco.
Nokto kvieta, olelampa flameto kvazaǔ sojfabo. Ŝi haĉas al li la femurojn, genuante antaǔ la liana fotelo. Dume li endormiĝas, kun poemaro firme tenata en la manoj.
Bruletas incenso en la ĉambro? Sed ol la persika floro ne pli klaras kaj aromas la odoro de la incenso.
Ankaǔ tiu, lia filo, amas persikan floron, kiel sian amatinon, en malhelo, en la koro!
Foje, li retenis ŝin en la malantaǔa korto, sub nebulecaj kaj solecaj lunbriloj, kaj kisis la petalojn, varmetajn, parfumajn kaj ravajn. Por ĉiam tian ŝancon forprenis surprizo, teruro kaj pudoro.
Profunda la korto, profunda la sopiro. Ne perdiĝus la persika floro, se elvolviĝus pli da kuraĝo!
Aǔtoritatuloj ofte havas partiecon kaj enviantoj povas dissemi kalumniojn. Ĉu la malfeliĉa, kun senmakula naturo, povas vidi antaǔ si katastrofon?
En la korto, ĝermas herbetoj. Baldaǔ skarlataj persikburĝonoj reserenigos siajn vangojn. Tamen jam ektondris kanonoj apud la antikva urbo. Kaj ĉio turniĝis en printempan sonĝon.
Sonĝo, tristiga kaj trena; sonĝo, longa je 38 jaroj.
For la sonĝo, sekvata de vekiĝo. Li venas. Sed li estas tirita en novan sonĝon.
Vidiĝas nova vizaĝo, simila al persika floro. Troviĝas ne plu la persikaj floroj, pasintece tiom pompaj.
Aǔdigas sin dekoj da stebmaŝinoj. Sed ne revenas senĉesaj ĉirpoj de cikadoj en la soleca korto.
Flokas la jaroj, ĉifiĝas la homa vivo. Li demandas, ĉu la persikaj floroj dispremiĝis en bonodoran polvon. Sed li vidas nur paron kaj paron da pardonpetaj okuloj.
Tamen pafiĝas fervoro eksterordinara, el la paro kaj paro da okuloj, pardonon petantaj: "Bonvole! De kie vi venas?"
Humidas liaj okuloj. Softe kaj delirece, li respondas, "El Taiwan."
1) Orienta Maro: Tiam oni nomis Japanion Orienta Maro.
2) Leviĝo el Wuchang: Leviĝo kontraǔ naciperfida ago de la dinastio Qing en 1911. (Wuchang: Parto de la nuna urbo Wuhan en la provinco Hubei).
3) Nordeniĝa Ekspedicio: Alinome la 1-a Enlanda Revolucia Milito (1924—1927), gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio.
4) Interna Milito: La 2-a Enlanda Revolucia Milito (1927—1937).