Simbiozo, farita en Brazilo
cri
Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu Esperantajn kantojn el la kompaktdisko Simbiozo, farita en Brazilo. La unua kanto estas: Tago tropika En tia tago de briloj kaj de varmoj, Tre plaĉas ami, tre gajas esti juna; For estas tristo: afliktoj, timoj, larmoj En ombron fuĝis de nokto dorme bruna… Nun estas la kanto: Simbiozo Muziko ĉarmas nin per ritmagordoj Kaj nian senton skuas per mistero: Ni palpe paŝas tra sonantaj pordoj De revo, fantazio kaj kimero… Bonvole aŭskultu la kanton: Miniaturo 5 Jen sur la grundo Aroma plumo blanka! Ĉu sorĉa birdo Ĝin lasis de la nuboj? Ho ne: rozuj' floranta. Jen estas la kanto: Nokta pendolo Pendolo dancas en klaka takto La tutan nokton, dum mi maldormas; La tutan nokton, dum koro ŝtormas En sentokneda suferbarakto… Bonvole aŭskultu la kanton: 5-a soneto por Nejma Subite mi fariĝis nekompleta, Kaj ne sufiĉas al mi la du brakoj, Ĉar ŝin ne povas stringi miaj krakoj Post nia kunfandiĝo senripeta… Bonvole aŭskultu la kanton: Miniaturo 28 Mi treme timis, Kiam en malespero La maro svingis Tra strandobuŝ' giganta La ŝaŭmojn de kolero. Nun estas la kanto: Mia ĝardeno En la mateno, miaj floroj hontas Post konatiĝo kun la frua roso, Falinta al virga, sangkolora sproso: Se ruĝa, virga suno horizontas… Bonvole aŭskultu la kanton: Ĉi mia amo Ĉi mia amo Naskiĝis milde Ĉe blua mar', Ĉe la infinita mar'! Ĝi tamen revis Pri la foraj spuroj Kaj ĝi sin levis Pli kaj pli: Trans arbokapoj kaj nestoj, Ebria de koloroj kaj festoj, Eterne, Kaj trans la frapoj de la ventoj Kaj de la tempestoj, Kaj de la pasemaj nuboj De la kalma kaj agita firmamentoj Dum la tenebro nokta Kaj dum la lumo taga! Nur ni, ni du, Ni portu nin trans la ŝtupoj De la ĉielo, Internen de la ventro de la steloj! Bonvole aŭskultu la kanton: Miniaturo 31 La nokto mutas, Ne movas sin aero. Kial balbutas, Kaj ĝemas, kaj baraktas En mi senorda koro? Jen estas la kanto: Trista soleco Sola, kiel roko meze de maro, Kiun nur vizitas ĝemoj de ondoj Kaj al kies blekoj mankas respondoj: Granda soleco! Bonvole aŭskultu la kanton: Kiam mi min eksplikas Kiam mi min eksplikas, Ĉiam mi min komplikas: Ĉar mi estas la poemo, Al kiu mi min aplikas Neniam ĉi Kaj ĉiam for Kaj pro tio mi estas plene homa. Jen estas la lasta kanto: Jam temp' esta' por verdera' Jam temp' esta' Por verdera': Ekologio, Diplomatio Kaj harmonio! Sonĝo de Zamenhof: Mondo sen katastrof'.
|
|