• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-22 06:56:45    
Zhang Kangkang: Ĥelonio

CRI
Sinjoro D. havas amindan filinon, nur 3-jaran. Li ĉiam plenumas kion ŝi deziras. Lia hejmo distancas de laborloko je 2 horoj da veturo, tial li revenas hejmen nur en semajna fino. Ĉiufoje, antaǔ la enlitiĝo, lia filino volas, ke li rakontu ion. Pasis 1 jaro, liaj rakontoj jam elĉerpiĝis, kiaj pri granda griza lupo, eta blanka leporo ktp.
La obstina filino brakumis lian genuon, ne volante enlitiĝi. Eĉ lia edzino ne sukcesis ŝin forluli.
Li forte maltrankvilis, ĉar vespere de la semajna fino li estis devanta skribi artikolon por simpozio, destinitan de la esploreja estro, almenaǔ ke li plene montru siajn kapablon kaj talenton.
"Paĉjo, rakontu!" urĝis la filino.
Kion? Li vere ne havis tempon. La artikolo estis ege grava, koncerna al tio, ke oni agnosku lian efektivan nivelon. Subite li rememoris ion interesan el ĵurnalo. Li do ŝpinis laǔ ĝi:
"Antaǔ longe, sur insulo..." li komencis, laǔeble pacience, milde kaj vivece. "Antaǔ longe, sur iu insulo, ĉiu familio bredis grandan martestudon... Nu, imagu nun: Ĉiu mara testudo estas granda, tiel granda kiel nia tablo. Ĝia ŝelo, tiel malmola; ĝiaj ungoj, tiel dikaj. Sur tiu insulo estas nek aǔto, nek biciklo, nek azeno. Se oni volas viziti iun hejmon, oni devas rajdi sur tia testudego. Mara testudego plej amas grandan bananon. Ĝia mastro ligas grandan bananon per ŝnuro, pendigas ĝin sur maldika stango, portas tiun stangon al mara testudego, eksidas sur tiu testudego, tenas tiun stangon super kaj antaǔ tiu testudego. Mara testudego amegas bananon. Tiu testudego vidas tiun bananon kaj rampas al ĝi. Tiu granda testudo rapide naĝas antaǔen, tiu testudego ne povas atingi tiun bananegon, ĝi forte naĝas, kuras, ankaǔ tiu banano kuras. Fine tiu mastro atingas hejmon de amiko..."
Li ne rimarkis, ke la filino jam endormiĝis. Li vidis nur ridkaveton ĉe ŝia buŝo.
Tagnokte li luktadis por la artikolo. Ĝi ĝuis bonan takson kaj estis enigota en specialan kolekton de jarkunveno.
Venis denove la semajna fino. Li iris al infanĝardeno. Subite li konsciiĝis, ke li forgesis prepari novan rakonton por la filino.
Ekster lia atendo, antaǔ sia enlitiĝo la filino petis, ke li rakontu plu pri la mara testudego.
Lia koro faciliĝis. Sed li ne komprenis, kial la filino tiom interesiĝas pri la ĥelonio.
"... kaj fine tiu homo sukcese atingis sian amikon."
Li senzorge rakontis. Subite li trovis, ke lia koro ne venas al la filino. Hieraǔ li ricevis novan taskon, ke li devas fini 200-paĝan verkon pri W-teorio en 1 monato kaj kompili novan vortaron en 7 monatoj kaj...
"Kaj? Kio okazas, kiam tiu onklo atingas kun tiu mara testudego?" demandis la filino kiu, ekster lia atendo, tute ne endormiĝis, sed atendis pluan rakonton. Al li fiksiĝis ŝiaj okuloj tre similaj al nigraj vinberoj.
"Tiu onklo atingas tiun lokon, turnas dorson de tiu mara testudego en akvon. Tiu testudego ne povas forkuri, ĝia ventro estas supre, ĝiaj piedoj estas sube. Ĝi ne forkuras. Ĝi ne povas forkuri. Poste, tiu onklo returnas tiun testudegon kaj rajdas sur ĝi, al sia hejmo."
Ankoraǔ pri io la filino volis demandi. Li malpacienciĝis, tenere frapetis ŝian okcipiton kaj donis ŝin al la edzino.
Por akurate kaj brile plenumi la 2 taskojn kaj ne vanigi la konfidon de la gvidantoj, kaj siaflanke firmigi sian pozicion en la sciencula rondo, li portis litkovrilojn al la esplorejo.
Post 8 monatoj, fininte ĉion li, kolapse laca, revenis hejmen. Vidinte lin, la filino turnis sian rigardon al la patrino, kvazaǔ ŝi demandus, "Kiu estas ĉi tiu ulo?" Antaǔ sia enlitiĝo ŝi senprecedente ne postulis lian rakonton. Ŝiaj grandaj okuloj turniĝadis. Fine ŝi rememoris tiun rakonton kaj demandis, ĉu poste oni donas bananon al la mara testudego.
Surprizita, li ambigue respondis, ke eble oni donas. Tia respondo ne kontentigis la filinon.
"Kiom?"
"Grandan faskon da bananoj."
"Ĉiu-foje?"
Li konsterniĝis.