La 25-a de julio estas la dua tago de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto. En tiu tago, estas la speciala programero Kleriga Lundo kun riĉa enhavo. La ĉefa ideo de tiu ĉi programero kuŝas en tio, ke la esenco de la esperantismo eble ne estas altaj internaciecaj principoj sed la simpla kapablo prezenti Esperanton al la publiko en klara kaj konvinka formo. Pri tiu temo, prezidanto de UEA Renato Corsetti gvidis diskuton inter kvar grandaj spertuloj. Krom la Kleriga Lundo, estas aliaj programeroj, kiaj Internacia Kongresa Universitato, Akademio de Esperanto, Litova Eksprese kaj tiel plu.
|