Je la 10-a horo de la 30-a de julio laŭ la loka tempo, en la salono Zamenhof de la kongresejo en Vilno, komenciĝis la solena fermo de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto. Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio sinjoro Renato Corsetti prezidis la ferman ceremonion. Laŭ la kongresa rezolucio, sume 2 344 samideanoj el 62 landoj ĉeestis al ĉi-foja jubilea kongreso.
La 91-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Florenco de Italio en la venonta jaro.
|