• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-05 08:09:45    
Na Jialun: Blanka Haro, Blanka Vosto kaj...

CRI
Malofte li vizitas barbirejon. Eĉ pli, ke li jam ne volas iri straten. Pro tio, ke la urbeto estas tro malgranda, tiel miniatura, ke ĝi havas nur 1 straton kaj 1 hartondejon. Li fariĝis fama persono, ricevinte premion pri eminenta romano, donitan en la provinca ĉefurbo. Tial surstrate ĉiuj lin rigardas, li do tre ĝenas sin.
Cetere, li sentas la devon pli bone verki. Col' da horo, col' da oro.
Hodiaǔ lia patrino devigas lin iri al la barbirejo. Li estas jam "longahara ŝtelisto". Kiel "longahara ŝtelisto" povas rendevui amatinon?
Jam estas fiksite, ke Xiuxiu kaj ŝia patrino venos preni la vespermanĝon. Ŝia patro fariĝis estro de la urbeto. Kiom glore boparenciĝi kun urbestro!
Li apenaǔ iras al la hartondejo. Kaj, en ĉiu el tiuj kelkaj fojoj li ĉiam vidis, ke la unika barbirino sidas sen io farenda. Ŝi stariĝas bonvenige, alpaŝas kaj kondukas lin al razseĝo.
Ŝi estas tre bela. La 2 ebonaj pupiloj aparte sorĉas. Ĉiun fojon ŝi skrupule laboras, kaj tio lin ekzaltas. Li donis al ŝi titolon en sia koro – "Barbira Xishi*" kaj decidis verki romanon pri ŝi.
Subite ŝi parolis, per agrabla voĉo. "Ne tro lacigu vin! Ne ĉiutage laboru ĝis la profunda nokto! (Strange! Kiel ŝi povas scii?) Rigardu! Jam 1 blanka. Ne moviĝu! Mi eltiru ĝin!"
Reveninte hejmen el laboro, Xiuxiu prompte entreprenas la 1-an gravan taskon – sidi antaǔ spegulo por sin ĉarmigi per tualetado. Ŝi amas belon, belon modernan. Ŝi tuĉas la brovojn. Sekvas iom da ŝminko. Ĉi-momente ŝi donas dozon da ruĵo.
Ŝia patrino envenas kaj metas legoman korbon sur la plankon, tiam peco da toǔfuo elsaltas.
"Panjo, vi teruris min!"
"Mi teruris vin? Hej, estas io, multe pli terura! Tiu via, li, havas blankan voston!"
"...?" La ruĵo fortimiĝas.
"Nian familion, en la urbeto, multaj, multegaj homoj multe mokas, ke vi edziniĝos al simio, hundo aǔ..."
"...!" Torentas larmoj.
"Lasu! Forviŝu la larmojn! Rapide elektu, kiu plaĉas!" Ŝia patrino elpoŝigas stakon da fotoj. Ĉiuj estas viroj! Ĉiuj belas! Ĉiuj plenas de moderneco!
La patrino de tiu "ŝia" malsanas pro indigno kontraǔ tio, ke cirkulanta bruo faris blankan voston el blanka haro.
Li mem eksplodas per rido, ke blanka haro iĝis blanka vosto en la cirkulado de onidiro. Li ridas ankaǔ pro tio, ke ridinda vivo plenas de veraĵoj kaj malveraĵoj, de pravaĵoj kaj neĝustaĵoj, de jesoj kaj neoj, de... kaj... kiuj estas ja bonaj materialoj de literaturo. Li ridas, ĉar samtempe li ricevas 2 leterojn
Nur 1 frazo en letero de Xiuxiu, "For vian blankan voston!" La krisigno plenas de decido.
Same 1 propozicio en la alia, "Tio estas nur blanka haro..." La tripunkto ion kaŝas.
Post 1 jaro, lia mikronovelo titolita "Blanka Haro, Blanka Vosto kaj..." portas al li la 1-an premion. Kaj li ricevas 2 leterojn, restante en la provinca ĉefurbo.
Same nur 1 frazo en letero de Xiuxiu, "Vi ne havas blankan voston..." La tripunkto entenas afekton.
La alia letero same 1-fraza, "Bonvole ne havu plu blankan haron!" Kiom sincere el ĝia krisigno!
Li faras respondon 1-e al ĉi lasta: "Mi esperas, ke ĉiutage vi eltiru blankan haron por mi!"
Al tiu de Xiuxiu, "Sed mi jam havas aminde blankan voston...".
*Xishi: Fama belulino en la regno Yue antaǔ nia erao.