• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-17 16:09:37    
Politika krizo de Peruo fundamente solviĝis

cri

La 16-an de aŭgusto, perua prezidento Alejandro Toledo nomumis financan ministron Pedro Pablo Kuczynski kiel prezidanton de la Konsilio de Ministroj (ĉefministron) kaj fondis novan kabineton. Tiel fundamente solviĝis la politika krizo de Peruo kaŭzita de demisiado de la kabinetaj membroj.

En la sama tago, Pedro Pablo Kuczynski ĵuris enoficiĝon en la perua prezidentejo. Samtempe ĵuris enoficiĝon ankaŭ aliaj 6 ministroj nove nomumitaj de prezidento Alejandro Toledo. Ili estas ministro pri eksteraj aferoj Oscar Maurtua, ministro pri nacidefendo Marciano Rengifo, financa ministro Fernando Zavala, ministro pri internaj aferoj Romulo Pizarro, justica ministro Alejandro Tudela kaj ministro pri loĝdomoj, konstruado kaj sekureca garantio Rudecindo Vega.

En la 11-a de aŭgusto, Fernando Olivera, ministro pri eksteraj aferoj nomumita de prezidento Alejandro Toledo, ĵuris enoficiĝon. Tamen samtage, pro diverĝo kun Fernando Olivera, perua ĉefministro Carlos Ferrero kaj ministro pri loĝdomoj, konstruado kaj sekureca garantio Carlos Bruce sinsekve demisiis. Prezidento Alejandro Toledo tuj postulis, ke ĉiuj membroj de la kabineto demisiu. Tio kaŭzis politikan krizon. Por solvi la krizon Alejandro Toledo nomumis financan ministron Pedro Pablo Kuczynski kiel ĉefministron kaj fondis novan kabineton.

67-jara Pedro Pablo Kuczynski estas judo kaj senpartia politikisto. Li estas ankaŭ veterana ekonomikisto kaj sukcesa komercisto. Pedro Pablo Kuczynski posedas duoblan ŝtatanecon de Peruo kaj Usono kaj dum longa tempo loĝis en Usono. Lia edzino estas usonano.

Pedro Pablo Kuczynski estis ministro pri energio kaj mineralaj riĉfontoj en la registaro de la eksa prezidento Fernando Belaunde Terry. En julio de 2001 li fariĝis ministro pri financo kaj ekonomio kaj eloficiĝis post unu jaro. En februaro de la pasinta jaro, prezidento Alejandro Toledo refoje nomumis lin kiel financan ministron.

De post kiam la registaro de Alejandro Toledo prenis la regpotencon en 2001, la ekonomio de Peruo bone disvolviĝas. La jara kreska rapido atingas 5% kaj per tio Peruo fariĝas unu el la landoj en latin-amerika regiono, kies ekonomio kreskas plej rapide. Kiel financa ministro en la registaro de Alejandro Toledo, Pedro Pablo Kuczynski estis rigardata kiel unu el la merituloj de la bona disvolviĝo de la perua ekonomio.

Pedro Pablo Kuczynski esprimis, ke li prenos la respondecon por teni la ekonomian viglecon de Peruo kaj garantii la justan iradon de la ĝenerala elektado en la venonta jaro.