• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-19 08:35:46    
Guo Zhongxin: Sur la Lasta Foto Estas Lotusaj Floroj

CRI
Li tre volas diri, "Ni kune fotiĝu!" Li provas plurfoje, tamen apenaǔ la dikaj lipoj ekmoviĝas, lia kuraĝo tuj forkuras. En la pasinteco, ĝuste pro lia pudoro, glitis for pluraj bonŝancoj. Kaj li jam 30-jariĝis; kiel populare dirite en la nuna socio, li apartenas al la vicaro de "grandaĝaj junuloj".
Ŝtele ĵetinte rigardon al ŝi, same "grandaĝa" kaj ĉi-momente staranta flanke, li klinas la kapon kaj denove palpas kodakon el la fabrikmarko "Mevo" 120. Sekve li mobilizas bravecon de granda viro, kaj fine, ne "Ni kune fotiĝu!", sed – ho ve! – "Ni kune... ripozu!"
"Kio? Vi lacas?" Ŝi levas la brovojn, lin rigardante kvazaǔ kun defiemo.
"Ne, mi ne lacas. Mi timas, ke vi lacas..." Li deklaras kaj ŝajne por tion pruvi, gimnaste movas la gambojn.
Ŝi viŝas lin per rigardo, dum rideto, apenaǔ rimarkebla, fulmas preter ŝiaj lipkomisuroj. Je 1 jaro ŝi estas pli juna ol li.
Ilin interkonatigis "svatanto" el la urba komitato de la Junulara Ligo. Post kelkaj konversacioj ambaǔ decidis, ke hodiaǔ ili rendevuu en parko. Hodiaǔ estas dimanĉo, tial multas homoj en la parko. Kaj pro tio ili ne povas trovi taǔgajn sidlokojn. Ili do tiel senĉese paŝas. Jam preskaǔ ĉiujn vojojn, larĝajn kaj stretajn, eĉ padojn. Tamen ili ne sentas lacon. Tute ne.
Vere, ŝi estas tre bela, ankaǔ ŝi mem tiel opinias. Eble pro tio ŝi ne edzinas eĉ nun. Li atenteme fotas ŝin, je pluraj fojoj; kaj lia respekta mieno impresas, ke li faras la fotadon al ŝtata estro. Poste ŝi diras, ke ŝi fotu lin, tamen ŝi ne regas fotilon. Sekve li tre varme klarigas, kiel oni faru fotadon. Ĉion bone aranĝinte, li pozas tie, kun la kruroj iom tremantaj.
Malrapide ŝi movas la fotografilon kaj surprizite rimarkas, ke ĝia objektivo povas vidigi tiom klaran bildon, nuance distingeblan. Tia bildo pli ĉarmas ol ĝia realaĵo. Jen la ŝultroj larĝaj, gamboj longaj, brovoj densaj, mieno de embarasateco kaj... kaj ŝia koro forte batas. Ho, sed la lipoj, iom tro dikaj, kaj eĉ tiel energie kunpremitaj, similaj al... ŝia vizaĝo subite ruĝiĝas, kvazaǔ oni forprenus sekreton de sur la fundo de ŝia koro. Ĉe tiu momento ŝi komprenas, kial li estis tiom atentema dum la ĵusa fotado al ŝi – li moviĝadis, jen dekstren jen liven, fakte por... ulaĉo, aspekte honesta, interne diableca! Kaj ŝi riproĉe kunpremas la lipojn por ke rido ne elŝprucu. Ŝi klinas la kapon, ŝajnigante sin serĉanta bonan fonon. Post sufiĉe longa tempo ŝi premas la obturilon.
Li denove sin kuraĝigas. Bedaǔrinde, ke la vortoj, atinginte la lipojn, ŝanĝiĝas al tiaj, "Ni kun... restas nur la lasta peco de la filmo." La tono entenas furiozon kontraǔ li.
"Vi ĵus diris, ke via fotilo estas aǔtomata, ĉu ne?"
"Jes, jes!" Brilas liaj okuloj.
"Prezentu do la memfotadon!" Ŝi regas ridon, tamen flagro da ruzo scintilas en ŝiaj okuloj.
"Mi..." Li iom stuporas.
"Kio pri 'mi'? Mi staru ĉe vi..." Softas ŝia voĉo kaj ruĝas ŝia vizaĝo.
"Ha!..." Li preskaǔ svenas pro emocio. La koro riproĉas lin pro lia stulto. La afero estas multe pli klara ol ĉio alia en la mondo. Kaj ne necesas serĉi fonon, ĉar ili troviĝas ĝuste ĉe lotusa lago. Ŝi estas jam bone aranĝinta sian pozon. Metinte la kodakon sur taǔgan lokon, li milde tuŝas ĝian aǔtomatigan butonon per iom spasma fingro kaj rapide kuras al ŝi.
Unuafoje ili tiel ĉeas unu al la alia. Eĉ la korbatojn li povas aǔdi, ankaǔ ŝi. Silenta kalkulo; "1, 2, 3, 4..."
Abrupte, knabineto, ankoraǔ ne povanta klare paroli, ŝanceliĝe alkuras, svingante la manetojn. Ho ve, ŝi peze falas pro stumblo, ĝuste en distanco de kelkaj paŝoj. Kvazaǔ instigite de io mistera, ŝi kaj li, kuras al la knabineto, samtempe, sen interkonsento, kaj levas la falinton.
"...!" La fotilo akurate plenumas sian taskon.
"Ho ve! Vaniĝis!" Glitas la vortoj el lia gorĝo.
"Ne, ne vaniĝis..." Kun profunda sento ŝi rigardas lin. Renkontiĝas la du paroj da okuloj. Kaj ili ne aǔdas, ke la juna patrino de la infano ilin sincere dankas...
Efektive, sur la lasta foto estas ne nenio, sed blankaj kaj ĉarmaj lotusfloroj.