• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-26 16:21:39    
Aperis trajta industria zono en Hetao (foto)

cri

De la lastaj jaroj, la ebenaĵo Hetao de Interna Mongolio, kiu estas nomita grenejo, forte disvolvas trajtan agrikulturon, en 2004 la areo de trajta agrikulturo atingis 4 milionojn kaj 470 milojn da muoj, okupis 51,3% de totala areo de agrikulturaj plantoj, totala kvanto de 5 trajtaj agrikulturaj produktoj okupis unuajn 3 lokojn de la tuta lando, kaj produkta skalo kaj produkta kvanto de 8 trajtaj industrioj aŭ produktoj okupis unuan lokon de la regiono. Aperis plej aktiveca trajta industria zono de agrikulturo kaj kampara ekonomio en la ebenaĵo Hetao.

En la ebenaĵo Hetao, la areo estas vasta, riĉfontoj de lumo, varmo, akvo kaj tero estas riĉaj, kaj ĝi posedas superecon kaj potencialan forton pri disvolvo de trajta agrikulturo. Laŭ konigo de vicestro de agrikultura buroo de la urbo Bayanzhuoer sinjoro Yin Zhaoming, en 2004, la tuturba sunflora planta areo atingis 3 milionojn kaj 200 milojn da muojn, la totala produkta kvanto atingis miliardon da ĝinoj, respektive okupis 28% kaj 25,7% de tiuj de la tuta lando. En 2005, tomata planta areo atingis 230 mil muojn, kaj tiu regiono fariĝis la 2-a granda tomata produkta bazo post la regiono Xinjiang.

Formiĝo de amaso da regionecaj kaj skaligitaj trajtaj industriaj zonoj plibonigis produktan aranĝon de agrikulturaj riĉfontoj kaj agrikulturaj produktoj, akcelis la ŝanĝiĝon de riĉfonta supereco al produkta kaj ekonomia superecoj kaj altigis enspezon de kamparanoj. Laŭ kalkulo, en 2004 totala produkta valoro de la tuturba plantado atingis 5 660 milionojn da juanoj de renminbi, interalie, la produkta valoro de trajta industria plantado atingis 2 990 milionojn da juanoj de renminbi, okupis 53% de totala produkta valoro de plantado, la enspezo de kamparanoj el trajtaj industrioj superis 2 000 juanojn de renminbi, kaj okupis 56,9% de kamparana pokapa neta enspezo.

Unuapaŝe formiĝis sistemo de trajta agrikulturo en Interna Mongolio

De la lastaj jaroj, planta areo de trajta agrikulturo de Interna Mongolio, kun la ekonomiaj plantoj kiel ĉefaĵoj, jare meznombre plantis 15 milionojn da muoj, okupis 17% de totala planta areo de agrikulturaj plantoj, skalo de bazoj de trajtaj agrikulturaj produktoj senĉese vastiĝas, unuapaŝe formiĝis sistemo de trajta agrikulturo kun regioniga aranĝo kaj industriiga administro.

Laŭ konigo, en la kuranta jaro la tutregiona planta areo de ekonomiaj plantoj atingis 17,14 milionojn da muoj, laŭ natura supereco kaj teknika forto de diversaj lokoj, laŭgrade formiĝis supereca planta regiono de trajta agrikulturo.

Laŭ konigo, la nombro de legomaj kaj fruktaj prilaboraj entreprenoj kaj cirkulaj entreprenoj, kies produkta valoro superis 5 milionojn da juanoj de renminbi, atingis 70. La nombro de peraj organizoj entreprenas legomojn kaj fruktojn atingis 498 kaj pli ol 50 mil kamparanoj partoprenis en produktaj kunlaboraj ekonomiaj organizoj.