• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-30 13:51:43    
Profesiulino

cri

Laŭ Ding ekflamis vidinte la edzinon tiel ekzaltita.

"Vidu, kian teatraĵon ni prezentis!" Ĉiam la samaj vortoj sur ŝia lango. "Vidu, kian teatraĵon ni prezentis!" Sed la hejman laboron ŝi neniam prizorgis. Nur rigardu la vatitajn litkovrilojn! Antaŭ ol veturi alian lokon por laboro Laŭ Ding milfoje diris, ke ŝi malkudru kaj lavu ilin. Sed… ne ridu: La kovriloj, anstataŭ esti lavitaj, malkudriĝis je pluraj lokoj.

"Lastatempe mi estis tro okupita…" la edzino ankoraŭ sin ekskuzis.

"Okupita? Eĉ la plej okupita povus disponi almenaŭ kelkajn minutojn al tio. Mi ja ne kredas, ke vi kiel reĝisorino diferencas de aliaj personoj. Ankaŭ vi devas preni manĝojn ĉiutage? Ankaŭ vi tenas la okulojn fermitaj dum dormado?"

Laŭ Ding balancis la kapon kaj malrapide eliĝis el la lito.

"Kio okazis al vi?" la edzino subite eksidiĝis kaj indigne blekis. Laŭ Ding ridetis amare, fingre montrante sian litkovrilon:

"Vi jam kunkudris ĝin kun la kuŝkuseno, ke mi povas enŝoviĝi…"

"Mi pensis," la edzino hezitis iom kaj sekve diris, "ke frue aŭ malfrue oni lavos ilin, mi do ne flikis."

Tion aŭdinte, Laŭ Ding ekflamis ankoraŭ pli forte. Aha! Kia logiko! Tiel absurde, kiel oni dirus, "mi mortu nun, se finfine mi devas morti!"

Jen fajrero kaŭzis "grandan militon" inter la edzino kaj la edzo.

En tiu nokto la edzino kun kolero kuŝis vizaĝe al muro kaj metis kapkusenon inter la du litkovrilojn. Li palpis sian litkovrilon, post kiam li enlitiĝis, kaj li demandis la edzinonL

"Cu vi kunkudris mian litkovrilon?"

"Jes!" respondis la edzino sen dubo pri sia praveco.