Karaj aŭskultantoj, nun estas la speciala programero pri la 90-a Universala Kongreso de Esperanto. Temas pri solena fermo de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto.
Karaj amikoj, en la solena fermo, Ulla Luin, ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, faris raporton pri laboroj dum la kongresa semajno. Jen ŝia raporto.
Claude Nourmont, vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, laŭtlegis la rezulton de la Oratora Konkurso de la jaro 2005.
Sekve profesoro Humphey Tonkin raportis pri la Nitobe-simpozio.
D-ro Nitobe Inazô, Asista Ĝenerala Sekretario de Ligo de Nacioj, partoprenis en al 13-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago, Ĉeĥio, 1921, kaj prezentis favoran raporton al Ligo de Nacioj, dirante ke Esperanto estas "motoro de internacia demokratio". La raporto kondukis rekomendon al la ĝenerala asembleo de Ligo de Nacioj pri Esperanto kiel internacia helplingvo.
Omaĝe al li, UEA sukcese organizis la 1-an Nitobe-simpozion de Internaciaj Organizaĵoj pri "Lingvo por internaciaj paco kaj demokratio" dum la 81-a Universala Kongreso en Prago en 1996.
Poste Ulrich Lins, reĝisoro de la kongresa temo, faris raporton pri la kongresa temo kaj laŭtlegis la kongresan rezolucion.
Jen enhavo de la Vilna Rezolucio:
De la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005 kunvenis la ĝis nun plej granda internacia renkonto okazinta en la litova ĉefurbo Vilno: la 90-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) kun pli ol 2300 homoj el 62 landoj. Ĉiuj laborkunsidoj, prelegoj kaj artaj aranĝoj disvolviĝis en la Internacia Lingvo Esperanto.
La Kongreso okazis cent jarojn post la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro (1905), kiu markis la eniron de Esperanto en la epokon de parola uzo. La Vilna Kongreso donis tial okazon pensi sub la titolo "Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado" pri la tuta sinsekvo de Universalaj Kongresoj.
Tra jardekoj, kiujn karakterizis sociaj ŝanĝoj, politikaj perturboj kaj du teruraj militoj, la Kongresoj konservis sian plej elstaran trajton tiun de forumo por la renkonto de "homoj kun homoj" (kiel formulis Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, en Bulonjo) kun firma volo superi la barojn de nacieco kaj ideologio. Pluraj sesioj de la Vilna UK estis dediĉitaj al la utilo, kiun la Kongresoj alportas al la partoprenantoj. Multaj emfazis la klerigan valoron de UK ne nur por vastigi sian scion en diversaj fakoj, sed ankaŭ por konsciigi pri la efikoj de interkultura komunikado je plej persona nivelo.
Zamenhof en sia parolado en 1905 celis krei senton de solidareco kaj la konvinkon, ke helpe de Esperanto eblas plibonigi la kunvivadon de homoj en la mondo. Sur tiu tradicio plue apogas sin la UK-oj, kiuj demonstras la daŭran aktualecon de la klopodo faciligi la homaran kunvivadon per la poioma laboro de individuoj kaj pruvas la gravecon de bona volo en la interproksimigo de homoj.
La Vilna UK, kiu okazis en la naskiĝregiono de Esperanto, je vojkruciĝo de kulturoj, denove montris, kiom sukcesa estas la unusemajna kunestado de homoj unuigitaj per la lingvo Esperanto kaj komune praktikantaj komunikadon sen antaŭjugoj kaj limigoj. La kongresanoj de Vilno firme fidas, ke la centjara historio de Universalaj Kongresoj kiel sukcesa ekzemplo de interkultura komunikado estos daŭrigata, kaj tial alvokas al homoj de simila bona volo lerni Esperanton kaj sperti similan travivaĵon, kiun ĵus donis la Kongreso de Vilno.
Fine Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, faris ferman paroladon.
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi solenan fermon dum la 90-a Universala Kongreso de Esperanto. Dankon pro via aŭskulto!
|