• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-08 08:25:30    
Ma Guofu: Sorto de Papera Folio

CRI
En universitato. Filozifia leciono postlasis profundan impreson, kiun mi ankoraǔ klare memoras. Vere, mi neniel povas forgesi tiun epizodon okazintan en filozofia leciono:
Ĝuste tiun tagon, tuj post semestromezaj ekzamenoj, mia kamarado estis tre ŝrumpa en la filozofia leciono, kvazaǔ li sidus sekigate en bakujo, pro tio, ke li frakasiĝis en ĉiuj semestromezaj ekzamenoj. Lia anomalio vekis atenton de filozofia profesoro, kiu voke starigis lin kaj petis, ke li faru respondon. Ĵetinte paperan folion sur la plankon, la profesoro demandis, kiom da sortoj tiu papero havas.
Eble pro surpriziĝo, eble kaǔze de distriĝo, tiu studento ekstuporis. Post sufiĉe longa tempo li aǔdigis: "Forĵetita papero estas senutila. Jen ĝia sorto!"
Estis evidente, ke la profesoro ne kontentas pri lia respondo. Antaǔ ni ĉiuj la profesoro donis plurajn tretojn al la papero, kiu sekve ricevis spurojn kun polvo kaj malpuraĵo. Post tio li postulis, ke mia kamarado respondu, kiom da sortoj finfine tiu papero havas.
"Finfine ĝi fariĝis vera rubaĵo. Ankoraǔ kian utilon ĝi havas?" Tiu studento deprimiĝe klinis la kapon.
La profesoro silente levis la paperon, ŝiris ĝin en 2 pecojn kaj ĵetis ilin sur la plankon. Li kviete petis, ke tiu studento bonvole donu respondon al la sama demando. Lia ago stultigis nin, kiuj neniel povis kompreni, kion li celas.
Ankaǔ tiu studento ne vidis la lumon. Ruĝiĝinte li respondis: "Jam absolute malutila la paperpecoj!"
La profesoro levis la 2 pecojn kaj faris pentradon sur ili. Baldaǔ ni vidis ĉevalon. Kaj liaj spuroj plastike fariĝis vastaĵo en la naturo, ĝuste sub galopantaj hufoj kaj la ĉevalo mem ekŝajnis pro liaj spuroj tre kuraĝa kaj forta, kaj multe imagiga. Fine li, alte tenante la paperpecojn, laǔte demandis la saman studenton: "Kian sorton la papero nun havas?"
Prompte sereniĝis la vizaĝo de mia kamarado. Post momento li lakone respondis: "Vi, Instruista Moŝto, dotis la senutilan paperon per esperigo kaj valorigis ĝin!"
Rideto ekludis sur la vizaĝo de la profesoro, kiu elpoŝigis fajrilon. Baldaǔ la papero tute cindriĝis sur la planko. Fiksante sian rigardon al tiu studento, li faris jenan rimarkon: "Kiel vi vidis! Nur papero, neniom menciinda. Ĝi fariĝis tute senvalora, ĉar ni pasive traktis ĝin; ĝi iĝis eĉ naǔza pro nia negativa konduto. Ĝi tute neniiĝis, se ne paroli pri perdo de estetiko kaj valoro, post kiam ni, rezigninte esperon, ĝin forbruligis. Dume, ĝi reviviĝis dank' al tio, ke ni donis esperon kaj forton, ĝin traktante aktive kaj pozitive. Tiel ĉe la papero, tiel ankaǔ ĉe ni homoj, ĉu ne?"