el Kubo:
"Dankon pro via afabla letero kun via bulteno 'Mikrofone', en kiu estas bela kokobildo, desegnita de la geknaboj por gratuli la 40-jariĝon de via elsendo, kiu estas utila kaj interesa por geeseprantistoj en la tuta mondo. La ĝojo en la koro de niaj geknaboj estas pli granda ol Himalajo. Via faro estas eksterordiara, ĝi stimulas la geknabojn al diligenta lernado kaj ekzempla konduto ĉie en lernejo, hejmo kaj aliaj publikaj ejoj. Ĉu estas eble, ke vi sendu al ni aliajn numerojn de < Mikrofone> por kolekto kaj instruado? Anticipan dankon!"
Letero de Vjaĉeslav Suslov el Rusio:
"Mi tutkore salutas vin je la bordo de la granda rusa Rivero Volga. Mi estas via konstanta aǔskultanto de la jaro 1987. Ĝuste tiam, kiam mi eksciis pri tio, ke Ĉina Radio Internacia elsendas en Esperanto, mi decidis lerni la internacian lingvon. Mi estas membro de la Samara Esperanto-klubo kaj 42-jara laboristo en la blindulentrepreno, ĉar mia vidpovo egalas preskaǔ al nulo. Mi kaj miaj klubanoj deziras korespondi kun via Redakcio kaj regule ricevi vian gazeton Mikrofone. Kune kun tiu ĉi letero mi sendas al vi poŝtkarton de mia plej respektata klubano, la 92-jaraĝa Ŝadrin Valerij. Li estas unu el la plej aktivaj esperantistoj en nia urbo… Mi de la tuta animo gratulas vin okaze de la 60-a datreveno de la venko de la Dua Mondmilito en la Malproksima Oriento kaj deziras al vi firman sanon kaj multe da feliĉoj en la vivo!"
Letero de s-ro Jiri Patera el Ĉeĥio:
"Mi tre dankas pro via afabla letero, kiu tre ĝojigis kaj emociigis min. Mi sentas, ke estas mia devo de tempo al tempo skribi al tiu rediostacio, kiu elsendas programojn en Esperanto. Nu nur por esprimi mian dankemon pro plezuro, kiun donas al mi la aǔskultado de la elsendo, tiom pli, ke ĝi venas el tiom malproksima lando, sed ankaǔ pro tio, ke mi akiras novajn informojn kaj ofte utilajn sciojn, kiuj iel riĉigis min kaj permesas al mi kompreni la mondajn aferojn el iom pli vasta horizonto.
"Mi aparte dankas pro la klarigo de la numero de la pekina rostita ananso, kiun manĝis en Pekino nia ĉefministro. Vere en Prago ekzistas kelkajn ĉinstilaj restoracioj. Mi persone ne vizitis ilin, sed mia filino ofte tagmanĝas en tia restoracio, ĉar ĝi troviĝas proksime de ŝia laborejo kaj krome la manĝaĵoj tie ne estas tro multekostaj. Krome ankaǔ mia edzino iam kuiras ĉinstilajn manĝaĵojn.
"Lastatempe la aǔdebleco de viaj kurtondaj elsendojn iom malboniĝis. La frekvenco 7265 kHz estas bone aǔdebla de la komenco ĝis la duono de la elsendo, sed tiam je nia 22-a horo subite surondiĝas programo de alia forta stacio, kiu tre malhelpas bonan aǔskultadon de via stacio. Kutime halpas la alia frekvenco 9720 kHz, sed pasintsemajne ĝi estis aǔdebla tre malforte aǔ tute ne. Mi devas klarigi, ke la mezonda frekvenco ne estas aǔdebla ĉi tie.
"Estas ĝojiga informo: Mi eksciis, ke la praga magistrato decidis nomumi unu el novaj stratoj de Prago 'Petr Ĝinz-strato'. Do ni havos esperantistan straton en Prago. Petr Ĝinz estis juna knabo, kiu pereis en germana koncentrejo kaj kiu desegnis bildon de la luna surfaco kaj tiu bildo forbrulis en la disfalinta kosmoŝipo Columbia. Petr Ĝinz devenis el esperantista familio kaj mem estis esperantisto."·
Letero de s-ro Otto Vaske el Brazilo:
"Mi sendas pardonpeton pro mia longa silento. Okazis al mi eta akcidento (frakturo je femuro), kiu kondamnis min al kelktaga restado en hospitalo kun longtempa senmoviĝo. Feliĉe, ke nun 90% mi resaniĝis. Mi ĝoje diras, ke via signalo venas preskaǔ ĉiutage, nur poste ĝi malfortiĝas kaj flanka stacio montriĝas laǔ 9860 kilohercoj, nur unu tagon estis tute ne aǔdebla.
"Oni rimarkas. ke lastatempe vi plej rigore selektas viajn parolistinojn. Tre rare oni aǔdas Lo anstataǔ Ro. Dankon pro via plejzorgo! La viroj kun taǔga voĉo ĉiam estas bone komprenataj.
"La 40-a Brazila Kongreso de Esperanto en Porto Alegre fariĝis ne forgesebla kun partopreno de ĉirkaǔ 400 personoj. Almenaǔ unu ĉino honoris nin per sia ĉeesto. Ni bedaǔris, ke neniu el ĈRI venis."