• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-13 08:39:03    
Laǔ Melodio Yangexing 1)

CRI
Antaǔ la poemo la aǔtoro, do Gao Shi, kiun ni jam konigis, mem faris prefaceton, "En la 26-a jaro de Kaiyuan 2), gasto venis de la landolimo kaj versis laǔ la melodio Yangexing, pri la militista vivo. Mi do faris jenan respondon":
Alarmo jam leviĝis el la norda oriento,
soldatoj lasis hejmon, iris al milit-torento.
La nevenkeblaj militistoj montris sin kuraĝaj,
kaj Lia Moŝto donis aǔdiencon al pliaĝaj.
Tamburoj kaj tamtamoj tondris, jam en ĉiuj lokoj,
standarda fluo nun zigzagis inter montaj rokoj.
Letero de la oficir' kun plumo norden flugis,
la fajro malamika ĉion furioze plugis.
Dezertis jam la montoj kaj riveroj ĉe l' landlimo,
frenezis hunoj, kvazaǔ ŝtormo kaj tempest' sen fino.
Soldatoj sur la batalkampo ludas kapofalon,
dum belulinoj kante-dance lulas generalon.
Aǔtuna vento muĝas, ĉion herboj ne vualas.
la fortikaĵo tremas, kaj soldatoj multe falas.
Subtaksas generalo pro imperiestra beno,
tial por venki malamikojn vanas ĉia peno.
Longtempe staras la soldatoj, fridas la kiraso,
aǔdiĝas ĝemoj, perlas larmoj pro la hejmolaso.
Virinoj junaj en la sud' atendas ĝis-korŝire,
soldatoj en la nordo l' kapon returnas sopire.
Ne eblas nun reveni, ĉie regas nur danĝero,
landlima loko vastas, ĉion kovras la malhelo.
Forpasis en milita ŝtormo jam la tri sezonoj,
en frosta nokto batalpotoj servas je kaldronoj.
La blanke brilaj glavoj ruĝas nun de freŝa sango,
soldatoj antaǔmorte ne atentas pri la rango.
Ho, kiom la milito suferiga kaj dolora!
Se nun aperus generalo Li 3) la karmemora!
============
1) Yangexing: Tia melodio venis el la Muzika Institucio de la dinastio Han (206 a.K.—220 p.K.). "Yan", nomo de loko; en la periodo de Militantaj Regnoj (475 a.K.—221 a.K.) ekzistis multaj regnoj, unu el kiuj esti Yan, situanta en la norda parto de la nuna provinco Hebei kaj en la okcidenta parto de la provinco Liaoning; la regno Yan havis sian ĉefurbon en la sudokcidenta parto de la nuna Pekino, kies alia nomo Yangjing (Jankino) devenis ĝuste el tio, kaj pasintece Pekina Universitato – Jankina Universitato. Kion signifas "ge" kaj "xing"? La antaǔa, kanton, poemon kiun oni povas kanti laǔ iu melodio; la lasta, specon de poezio. La enhavo de Yangexing ĉiam temis pri milito aǔ io koncerna al ĝi, ĉefe pri sopirado de virino al la edzo kiu rekrutiĝis kaj longatempe ne revenis. Laǔ tiu melodio plej frue verkis Cao Pi (187-226), kaj eĉ du poemojn. Poste ankaǔ aliaj poetoj. Tamen la plej fama restas tiu de Gao Shi.
2) Kaiyuan: Titolo de regperiodo (713-741) de la imperiestro Xuanzong (Li Longji, 685—762).
3) Generalo Li: Li Guang, fama generalo, komandanta armeon batali je pli ol 70 fojoj kontraǔ invado de hunoj kiuj, tre timante lin, donis al li la titolon "Fluganta Generalo". Siatempe Fluganta Generalo tre amis siajn soldatojn kaj kuraĝe batalis ĉiam antaǔ ili. Sed iuj korteganoj kalumniis lin pro envio al lia kapablo. Fine, povante fari nenion, li sin mortigis malespere en la jaro 119 antaǔ nia erao.