La 15-an de oktobro, en ministro-nivela konferenco de Grupo 20, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao elmetis kvar porpledojn pri antaŭenpuŝo de ekvilibra kaj enorda evoluado de la monda ekonomio. La porpledoj estas alte taksataj de personoj el la ĉina kaj internacia financaj rondoj en la konferenco.
Prezidanto de Internacia Mona Fonduso Rodrigo Rato Figaredo diris, ke tio manifestas, ke Ĉinio ludas pli kaj pli pozitivan rolon en tutmonda makroskopa ekonomia kaj financa kunlaboro. Li esprimis, ke por solvi malekvilibron de la monda ekonomio, kunlaboro inter evoluantaj landoj, novtip-ekonomiaj landoj kaj evoluintaj landoj sendube estas nemankigebla.
Ankaŭ estro de Monda Banko Paul Wolfowitz, kiu unuafoje faras viziton al Ĉinio, laŭdis la porpledojn elmetitajn de Hu Jintao.
|