• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-28 07:26:35    
Sha Minnong: Ĉio Havas Propran Fonon

CRI
"Kamarado raportisto, ho kamarado raportisto, nenio estas menciinda, vere, nenio estas menciinda. For la diktafonon! Ĝi forte ĝenas. Ne registru mian voĉon... Tamen, ja ja, mi tute ne pensis, ke tio estas protekto de amikeco inter la ĉina popolo kaj la malajzia. Vere, ververe, mi ne havis tian penson... Kiel mi povis havi tian ideon, protekti la amikecon inter la ĉina popolo kaj alilanda? Ne trudu tion al mi! Tre simpla la afero, eĉ multe pli simpla ol ĉio alia. Ja ja! Jen, antaǔhieraǔ, mi finis noktan skipon. Survoje, jen sako, sako leda! Ĝin, mi levis kaj malkovris. Ha, plena de mono! Plensako da mono, ne nia, ne renminbi, sed alilanda mono. Kaj mi iom konis, ke la mono estas usona, tre bonvena en nia lando, ĉu ne? Mi atendu la perdinton! Sed estis nokto. Nokte mi tre timis ion. Nokte mi ne kuraĝis atendi perdinton sur strato. Mi, mi do rapide kuris al policejo. Polica kamarado kalkulis la monon. Sume pli ol 10 mil usonaj dolaroj. Hi hi, neniam, neniam mi vidis tiom da mono. Mi sincere, sincere diru al vi, ke tiam, tiam mi iom timis. Mi volis pli frue reiri hejmen. Sed polica kamarado nepre volis, ke mi restigu mian nomon. Mi do vidigis mian personan karton. Hodiaǔ matene, mi aǔdis, ke post granda klopodo la polico jam trovis la perdinton. Ĵus mi informiĝis, ke la perdinto estas malajzia komercisto. Kiel antaǔhieraǔ mi povis jam pensi protekti la amikecon inter la ĉina popolo kaj la malajzia? Vi obstine volas, ke mi nepre diru ion... Kion mi diru? Nu... Panjo estas stratpurigistino. Ŝi komencis ĉi tian laboron post la liberigo de la lando. Jam 40 jarojn. 40 jarojn! En la pasinta jaro, ŝi emeritiĝis. Ho, tiom da balaaĵoj! La balaaĵoj povas fari monton. Ŝi balais kaj balais, kaj jen, ankaǔ monon kaj objektojn perditajn de multaj, multaj homoj. Ŝi kolektis sume 148 brakhorloĝojn, 17 orajn kolierojn, 36 orajn ringojn, 266 monujojn, kaj nekalkuleblajn monerojn, monbiletojn kaj ion alian – ĉiom ŝi jam donis al la institucio, kompreneble ne en unu fojo, sed multafoje, tiomfoje, kiom foje ŝi vidis ilin; tio signifas, ke ŝi tuj donis iun ajn pecon al la institucio, kaj... kaj vi povas legi ĉion en registra libro de la institucio. Ĉu jam? Ankoraǔ kion mi diru? Foje... foje... mi malkaŝu ian sekreton! Ĉi tiun sekreton, ja ja, mi diris ankoraǔ al neniu. Hej, kion mi elbuŝigu? Lasu! Jam ne... Ne... Bone, nu! Ĉu mi povas iom stari en la balkono, antaǔ ol daǔrigi? ... Foje, foje panjo kolektis sur strato knabinon, ĵus naskitan... Tiu knabineto, tiu knabino, estas, estas ĝuste mi... Mi tre amas, amegas ŝin, mian nunan patrinon, la stratan balaistinon... Ĉu jam? Ĉu klare? Jam nenion mi diru plu! Nenion!!"