• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-04 08:07:01    
Pri "Ĝojiga Pluvo en Printempa Nokto"

CRI
Kara samideano, hieraǔ vi legis la poemon de Du Fu. Estis tre malofte, ke Du Fu havis tiel bonan humoron, ke eĉ pluvo fariĝis tiom bona, ke ĝi povas koni la sezonojn kaj, favore al homoj, ĝustatempe veni en la horo, kiam oni ĝin bezonas. La aǔtoro sincere, eble eĉ iom naive, laǔdis, ke la pluvo estas bona, kaj per tio ŝovis imagon al leganto, ke ĉantante liajn versojn oni rememoru, kiuj jam faris bonajn aferojn, kaj mem klopodu esti tiel bona, kiel la ĝojiga pluvo, kiu jam venas okaze de ĝermado de ĉio en la naturo.
Kiel la pluvo estas bona? Ĝia boneco kuŝas multaflanke, ne nur ke ĝi donas sin akurate, sed ankaǔ ke ĝi nutras ĉion sur la tero per sia lakto aǔ suko. Ordinare estas, ke printempa pluvo venas akompanate de vento. Tamen vento povas esti forta, kia brizo, eĉ fortega, jam ventego, ventegego, tajfuno, ŝtormo kaj uragano; povas esti ankaǔ malforta, venteto, zefiro kaj bloveto. Kaj pluvo mem, jen pluvego, jen pluveto. Sole ĝustatempa pluveto, akompanate de zefiro, povas delikate kaj zorgeme "mamnutri" ĉion sur la tero. Ĉi tia pluveto meritas la laǔdon, ke ĝi estas bona kaj ĝojiga. Kaj, tiom pli, ĝi neniom bruas pri sia boneco, sed silente donas nutron, kiel iuj homoj, kiuj ĉiam helpas aliajn tamen neniom diskonigas sian bonfarecon, ofte eĉ tiel, ke helpitoj ankoraǔ ne scias la nomon de tiuj bonkoruloj. Kaj originale estas, ke tia pluvo senbrue venas ne tage, sed en nokto, kiam la homoj enlitiĝas aǔ jam dormas, por ne ĝeni ilian ripozon.
Ho, kiom bona la pluvo! Tian pluvon la aǔtoro rimarkis. Sekve li esperis, ke tia pluvo faru la nutradon tra la tuta nokto; alie, estus jam ne tiom bone, kvazaǔ vekinte mian apetiton oni tuj forprenus frandaĵon. Kaj li konstatis, ke la pluvo estas ĝuste tranokta. Vidu, ke pro konstanta pluvetado kampaj padoj nebulas kaj akva sateno ŝirmas ĉion en la naturo, milde kaj agrablige, en la nokta obskuro. Rigardu plu! Jen rivero! La rivera akvosurfaco pli distingeblas ol ĝiaj bordoj. Ha ha! Kia lumo? Lumo el lampo, lampo en ŝipo aǔ boato. Tiel okulfrape! Spektakle! Dormas jam ne nur la tuta naturo, lulate de sinoferema pluvo, sed ankaǔ ni homoj, tamen ankoraǔ brulas lampo en boato, kiu fakte ne sentas sin soleca. Bone! Oni povas distingi nek la kampajn padojn nek la riverajn bordojn, ĉar mallumo regas ĉie. Bonege! La pluveto daǔros la tutan nokton.
Kio sekvos la tutanoktan pluvadon? Akirinte tiom da nutro, ĉio sur la tero ekprosperos. Ĉie vidiĝos floroj, pleje rajtantaj reprezenti printempon. "Ruĝ' humidos post la mateniĝo" – ruĝaj petaloj ridos tie kaj ĉi tie, karesate de pluvetaj manetoj. Tiam la tuta urbo Jinguan fariĝos maro de floroj, aǔ floroj tapiŝos ĝin. Kaj plantoj sur la kampoj? Kaj arboj sur la montoj? Kaj ĉio sur la tero? Same, tute same.
Ni trovas, ke la sento de Du Fu estis nobla, se ni legas poemon de Li Yue (751—801) pri preĝado por pluvo:
Morusaj arboj nudas, kaj la tero kreve fumas.
Por pluvo svarmas vilaĝanoj en preĝeja kort',
dum sonas kanto, bruas danco tra la ruĝa pord',
pri muzikila obtuziĝ' pro pluvo uloj timas.